krokodilo                                 verda krokodilo

Amuzaĵoj

Ĉi tie vi trovos diversajn amuzaĵojn, al kiuj vi mem ankaŭ volonte rajtas aldoni ion, pri kio la legantoj (spektantoj) ridos, minimume ridetos :-).

Por la unuaj amuzaĵoj validas: Por povi ridi necesas, ke vi almenaŭ komprenas la germanan respektive la anglan lingvon. Plej klasikaj estas tiuj sufiĉe malnovaj, sed pro tio ne malpli brilaj amuzaĵoj de la 1980-aj jaroj, kiam ToBo (Thomas Bormann)  estis redaktoro de GEJ-gazeto. La plej fama frazo estas „La mano ĉe la colo ŝtelis al ni dumajn fragojn“ el fikcia letero de germana komencanto al siaj gepatroj „Karaj papo kaj mamo“. Komencantoj legu la tekstojn „Karaj papo kaj mamo“ kaj „Dira sano“ nur havante apude spertan esperantiston, kiu povas atentigi pri vortoj.

La speciale fia eco de ĉiuj falsaj amikoj , uzataj en ĉi tiu teksto, estas ke la uzata vorto eĉ ekzistas en Esperanto, sed kun tute alia signifo! Estu singarda – se vi ne 100%-e certas pri ajna vorto, nepre kontrolu en vortaro! Klopodu kalkuli, kiom da vortoj estas falsaj amikoj. Se vi volas ekzerci Esperanton, estas du taskoj: Traduku la tekston laŭvorte al la germana (respektive la angla) kaj korektu la tekston al bona, korekta Esperanto.

Bonan amuziĝon!

Atendu la satirojn „Revuo Enspezanto“, „Kiel venkigi Esperanton“ kaj „Kiel malvenkigi Esperanton“.