krokodilo                                 verda krokodilo

Jen (tro longa) detala priskribo kiel atingi la JES-ejon, trovi vendejojn ktp.
Pli koncizan priskribon kun aktualaĵoj de la organizantoj vi trovas en la JES-paĝo  kaj pliajn gravajn informojn en la informilo de la JES .

La JES-ejo situas...

proksimume 70 km sudoriente de Berlin, inter la trajnlinioj Berlin – Fürstenwalde(Spree) – Frankfurt(Oder) kaj Königs Wusterhausen – Storkow(Mark) – Frankfurt(Oder).
Se vi alvenos per biciklo, aŭto aŭ piede, jen la ekzakta adreso kun geografiaj koordinatoj  por via navigilo.

Per aviadilo

Flugu al Berlin. Serĉu ekzemple ĉe www.skyscanner.net 

Per buso

Veturu al Berlin. Serĉu ĉe busliniensuche.de  (en 11 lingvoj), sed ne esperu trovi ion alian ol Flixbus.

Per trajna karavano: klaku 

Per trajno (longdistance)

  • De preskaŭ ĉie veturu tra Berlin.
  • De Pollando preskaŭ ĉiam plej taŭgas tra la ĉelima urbo Frankfurt(Oder). Jam pro la biletprezo> indas veturi de sudaj, orientaj kaj nordaj landoj tra Pollando kaj Frankfurt(Oder) kaj daŭrigi de tie. Cetere, ekzistas denove nokta trajno Budapest – Bratislava – Berlin. Ĝi veturas nun tra Pollando kaj Frankfurt(Oder), ne plu tra Dresden.
  • De proksimaj lokoj dependas, ekz. el la direkto Cottbus veturu tra Königs Wusterhausen por kapti la buson en Storkow(Mark).
  • Prefere alvenu kiam ankoraŭ veturas publikaj busoj, ĉar la lastaj busoj veturas sufiĉe frue: Klaku.

Trajnbiletoj

  • Se vi ankoraŭ bezonas trajnbileton: Kutime indas aĉeti (longdistancan) trajnbileton uzante rapidtrajnojn (nur) al Berlin, ĉar rabatitaj trajnbiletoj kostas ofte sufiĉe malpli, se vi uzas nur longdistancajn trajnojn. De Berlin uzu lokan VBB-bileton por la resto de la vojo, trajno kaj buso, tra unu el la plej proksimaj trajnstacioj, Storkow(Mark) aŭ Fürstenwalde(Spree). Pliaj informoj ĉe la Germana Fervojo  (en 8 lingvoj).
    Loka bileto de la centro de Berlin ĝis „Storkow, Hirschluch“ kostas 5,70 € por ĉiuj trafikiloj. Nur la buso kostas de la plej proksimaj trajnstacioj Fürstenwalde(Spree) 2,70 €, de Storkow 1,50 €. Komparu la prezdiferencon (kun BahnCard 25 aŭ 50 vi ricevos 25% da rabato).
  • Ekzistas taga bileto por 5 homoj, „Brandenburg-Berlin-Ticket“ . Per ĝi eblas uzi (en la federaciaj landoj Brandenburg kaj Berlin) ekde la 09-a horo dum la tuta tago uzi ĉiujn lokajn trajnojn, busojn, tramojn, la Berlinan metroon. ktp. Ĝi kostas 29 € kaj kutime nur indas aĉeti ĝin se vi estas multope aŭ veturas pli longan distancon ol nur de Berlin aŭ Frankfurt(Oder).
  • Ekzistas taga bileto por 1 ĝis 5 homoj, „Quer-durchs-land-Ticket“ . Per ĝi eblas uzi en tuta Germanio ekde la 09-a horo uzi ĉiujn lokajn trajnojn, tio signifas pli-malpli ĉiujn KROM la rapidtrajnojn ICE, IC, EC, D. Ĝi kostas por unu homo 44 € kaj por la 2-a ĝis 5-a homo po 8 € pli. Dum la aĉeto vi decidas por kiom da homoj ĝi estas. La nomoj de la homoj devas esti skribitaj sur la bileto. Kutime nur indas aĉeti ĝin se vi estas multope kaj veturas longan distancon. Ĉar vi NE rajtas uzi ICE kaj IC, vi devas tre ofte ŝanĝi. Ĝuste tiajn biletojn uzas la karavano, prefere aliĝu tie aŭ proponu plian branĉon .

Per lokaj trajno kaj buso, ĝenerale

La lastaj busoj veturas sufiĉe frue, jen la lasta konekto kun buso de Berlin, jen la lasta konekto kun buso de Frankfurt(Oder). Por atingi la bushaltejon „Storkow, Hirschluch“ apud la JES-ejo vi uzas la buson 435. Tra kiu finhaltejo pli taŭgas atingi la buson dependas de kie vi venas, kaj precipe ĉu vi atingos la lastan buson aŭ ne. La finhaltejoj de la buso estas la trajnstacioj Storkow(Mark) kaj Fürstenwalde(Spree). Surlokaj nomvariaĵoj estas Storkow, Bahnhof kaj Fürstenwalde, Bahnhof, „Bahnhof“ signifas stacidomo. Se vi (eble) alvenos post la lastaj busoj vi povas veturi trajne al Storkow(Mark) kaj de la stacidomo iri 4 km piede. Vi povas veturi trajne al Fürstenwalde(Spree) (18 km): La organizantoj provas veturigi vin per buseto , sed estas nur 8 lokoj, unufoje hore).
En duba kazo post la lasta buso veturu al la stacidomo Storkow(Mark).

De Berlin

De Berlin estas du vojoj, aŭ tra Storkow(Mark) aŭ tra Fürstenwalde(Spree), la biletprezo estas la sama, kaj daŭras samlonge.

Tra Fürstenwalde(Spree) vi havas rektan trajnon de Berlin, kaj en Fürstenwalde estas „civilizacio“ (vendejoj ktp.). Tiu vojo estas pli komforta, la busveturado estas pli longa (duona horo) pro la pli granda distanco (18 km). Lastaj konektoj de Berlin por atingi buson

Tra Storkow(Mark) necesas unue ŝanĝi trajnon en Königs Wusterhausen. Ĉe la stacidomo en Storkow estas nenio, ĉar ĝi estas ekster la urbeto. Apenaŭ io povas protekti vin de eventuala vintra vetero. Eble la buso estas malpli plena de JES-partoprenontoj. Avantaĝo: 8 minutoj per buso al la ejo, aŭ piede 4,1 km, kaj estas vendejoj survoje.

Bileto de Berlin

Bileto de Berlin (tarifzonoj A, B aŭ C) ĝis „Storkow, Hirschluch“ kostas 5,70 € (4,20 € kun BahnCard 25 aŭ 50), per ĝi vi rajtas veturi per ambaŭ vojoj, aŭ tra Fürstenwalde(Spree) aŭ tra Storkow(Mark). La bileto validas por ĉiaj lokaj trafikiloj, inkluzive lokaj trajnoj kiel „S-Bahn“, tramoj, busoj kaj la Berlina metroo laŭ la loka VBB-tarifo. VBB estas ligo de publika transporto de la federaciaj landoj Berlin kaj Brandenburg  (ĉirkaŭ Berlin).
Biletoj vendiĝas en aŭtomatoj ĉe metrohaltejoj kaj trajnhaltejoj inkluzive S-Bahn, sed NE en busoj ene de Berlin.
Dum la aĉetado de bileto de Berlin al la JES-ejo vi decidas la validotagon (NE per stampado). Ĝi validas je tiu tago la tutan tagon (en unu direkto). Tial, Se vi veturas tra Fürstenwalde KAJ alvenos sufiĉe frue (antaŭ la lasta buso), vi rajtas paŭzi en la JES-ejo kaj daŭrigi per buso al la vendejoj en Storkow.

Se vi antaŭ aŭ post la JES planas tranokti aŭ turismumi en Berlino, sciu ke Berlinaj en-urbaj biletoj (tarifzonoj AB BC kaj ABC)  devas esti stampitaj kaj ekde tiam ili validas dum 120 minutoj por ĉiuj urbaj transportiloj (en unu direkto). Aŭ aĉetu tagan bileton kiu validas ekde la stampado  (ene de siaj validozonoj) por kiom ajn multaj veturoj ĝis la 03-a horo de la venonta tago.

Loka horaro kaj pliaj informoj ĉe la ligo de publika transporto Berlin-Brandenburg (VBB) .

Lasta konekto de Berlin kun buskonekto tra Fürstenwalde (lundo ĝis vendredo):

Berlin Hbf 17.21 RE 1 (3189), direkto Frankfurt(Oder)
Fürstenwalde(Spree) 18:08  
Fürstenwalde(Spree) 18.26 Buso 435, direkto Storkow, de buskajo 2
Storkow, Hirschluch 18:50  
En Fürstenwalde, se vi venas de Berlin, vi kutime ne devas uzi ŝtuparon. La bushaltejo estas ĉe buskajo 2. Sur la bildo en Guglo-mapoj tie haltas buso kun blanka tegmento kaj ruĝa makulo . Ne misprenu malĝustan, similnumeran buson kiu ekveturas tuj antaŭ la ĝusta de la sama buskajo. Devas esti indikita „435 Storkow“.

Lasta konekto de Berlin kun buskonekto tra Storkow (lundo ĝis sabato):

Berlin Hbf 16.35 RE 2 (63982), direkto Cottbus
Königs Wusterhausen 17.09  
Königs Wusterhausen 17.33 RB 36 (61265), direkto Frankfurt(Oder)
Storkow(Mark) 17:57  
Storkow(Mark) 18:05 Buso 435, direkto Fürstenwalde
Storkow, Hirschluch 18.13  
Por trovi la bushaltejon en Storkow(Mark) iru laŭ la kajo, turniĝu maldekstren, transiru la relojn kaj iru denove maldekstren. Daŭrigu kelkajn metrojn ĝis la stacidom-domo estas maldekstre de vi. Kiam vi preskaŭ preterpasis ĝin la bushaltejo estas en la strato „Bahnhofsallee“ dekstre de vi. Ĉe Google mapoj eblas vidi la kajon kaj dekstre sube la reltransirejon. La bushaltejo estas apud la stacidom-domo en la strato Bahnhofsallee 5. .

Lasta konekto de Berlin, nur ĝis la stacidomo Storkow:

Berlin Hbf 22.35 RE 2 (63994), direkto Cottbus
Königs Wusterhausen 23:09  
Königs Wusterhausen 23.33 RB 36 (61275), direkto Frankfurt(Oder)
Storkow(Mark) 23:57  
De tie 4,1 km al la ejo (klaku).

Lastaj konektoj de Berlin, eĉ nur ĝis la stacidomo Fürstenwalde(Spree)

Berlin Hbf 22:51 23:51 00:54 ... 5-foje ... 07:21 RE 1 direkto Frankfurt(Oder)
Fürstenwalde(Spree) 23:41 00:38 01:39 ... 5-foje ... 08:08
Fürstenwalde(Spree) 08:26 Buso 435, direkto Storkow, de buskajo 2
Storkow, Hirschluch 08:50
De tie estas ankoraŭ 18 km al la ejo. La organizantoj veturigos buseton , sed estas nur 8 lokoj, unufoje hore. Se vi planas alveni post noktomezo demandu antaŭe ĉu estos ankoraŭ transporto per buseto! Prefere veturu al Storkow aŭ prenu la unuan konekton kun publika buso.

De Frankfurt(Oder)

Se vi veturas sufiĉe frue, veturu tra la stacidomo Fürstenwalde(Spree) kaj de tie prenu buson. Se ne, veturu (laŭ alia fervojlinio) al la stacidomo Storkow(Mark), ĉar tiu stacidomo estas pli proksima. De tie 4,1 km al la ejo. La bileto kostas la saman.

Bileto de Frankfurt(Oder)

De Frankfurt(Oder) aĉetu bileton al „Storkow, Hirschluch“ tra „Fürstenwalde(Spree)“. Kostas 6,90 € (5,20 € kun BahnCard) por la tuta vojo inkluzive buso. Plej bona estas veturi tra Fürstenwalde(Spree), sed nur, SE vi atingos la lastan buson. Se ne, veturu (laŭ alia fervojlinio, direkto Königs Wusterhausen) al la stacidomo Storkow(Mark), de tie 4,1 km al la ejo (klaku).

Lasta konekto de Frankfurt(Oder) kun buskonekto tra Fürstenwalde, lundo ĝis vendredo

Frankfurt(Oder) 17:35 RE 1 (3186), direkto Brandenburg Hbf
Fürstenwalde(Spree) 17:50  
Fürstenwalde(Spree) 18:26 Buso 435, direkto Storkow, de buskajo 2
Storkow, Hirschluch 18:50  
En Fürstenwalde la bushaltejo estas ĉe buskajo 2. Sur la bildo en Guglo-mapoj tie haltas buso kun blanka tegmento kaj ruĝa makulo . Ne misprenu malĝustan, similnumeran buson kiu ekveturas tuj antaŭ la ĝusta de la sama buskajo. Devas esti indikita „435 Storkow“.

Lasta konekto de Frankfurt(Oder), nur ĝis la stacidomo Storkow

Frankfurt(Oder) 21:48 RB 36 (61274), direkto Königs Wusterhausen
Storkow(Mark) 23:00  
De tie 4,1 km al la ejo (klaku).

Lasta konekto de Frankfurt(Oder), eĉ nur ĝis la stacidomo Fürstenwalde(Spree)

Frankfurt(Oder) 00:28 RE 1 (3150), direkto Berlin Zoo
Fürstenwalde(Spree) 00:53  
De tie estas ankoraŭ 18 km al la ejo. La organizantoj veturigos buseton , sed estas nur 8 lokoj, unufoje hore. Anoncu antaŭe se vi venos per tiu ĉi lasta trajno. ------------------

De la bushaltejo Hirschluch al la ejo

Klaku por mapo 
Alveninte per buso de Fürstenwalde iru reen (eble 30 m) ĝis la strato „Hirschluch“ je la maldekstra flanko kaj laŭiru ĝin norden ĝis la ejo (550 m).
Alveninte per buso de Storkow iru al la apuda strato „Hirschluch“ kaj laŭiru ĝin ĝis la ejo (550 m).

------------------

De la stacidomo Storkow al la ejo (post la lasta buso)

Piedira vojo laŭ Google-mapo de la stacidomo Storkow(Mark), en la mapo = „Bahnhofsallee 5“ (la ĉestacidoma bushaltejo), al la JES-ejo, en la mapo = „Ev. Jugend- und Begegnungsstätte“ .

Se vi ne sukcesas alvenigi iun per aŭto de la ejo kaj ne volas iri piede:
Taksiveturo de la stacidomo Storkow al la ejo Hirschluch kostas proksimume 10 €. Povas esti malfacile havebla malfruvespere kaj nokte.
Taksiofirmao Bild: +49 33678 60557
Taksiofirmao Woite: +49 33678 72747

------------------

Vendejoj

En Germanio vendejoj devas esti fermitaj dum dimanĉoj (30-a de decembro) kaj festotagoj (1-a de januaro). Kaj je duon-festtagoj (31-a de decembro) ili havas individuajn malfermhorojn kiuj estas pendigitaj sur aparta slipo en la enirejo. Ni pendigu la malfermhorojn, ankaŭ la specialajn, en la JES-ejo!

Storkow havas 9.000 enloĝantojn kaj plurajn vendejojn. Ili estas pli proksimaj (3 km) ol la stacidomo de Storkow (4,1 km), eblas iri piede aŭ veturi per buso dum 4 - 6 minutoj. Vendejoj estas en aŭ apud Burgstraße, 15859 Storkow (Mark) , tie estas ekz. Norma, Lidl, Netto, bushaltejo „Storkow, Burg“ (ne miru, la buso haltas tie kutime dufoje). Kelkcent metrojn pli sudokcidente, apud trafik-preskaŭcirklo, ĉe la bushaltejo „Storkow, Rathaus“ estas inter alie Aldi, Edeka, Rossmann, apoteko ktp.

------------------

Reen post la JES:

En la buso 435 inter Storkow kaj Fürstenwalde eblas aĉeti preskaŭ ĉiujn VBB-biletojn ĉe la ŝoforo , do se vi volas ekz. al Berlin, Frankfurt(Oder) aŭ la limoj de Brandenburg, jam aĉetu por la tuta vojo, inkluzive la trajno.


------------------

Interreto en Hirschluch

Aldonaj informoj al tiuj en en la informilo 
Mi (Andi) starigos en la manĝejo propran reton kiu uzas la saman kiel la ejo: "LTE senlime" de Telekom. Senlime estas nur la kvanto da GB, ne la rapideco.

Se vi vlas scii ĉu via propra karestelefono funkcios enmetu la adreson:
15859 Storkow
Hirschluch
en la retpaĝojn de la tri fizikaj poŝtelefonaj retoj kiuj ekzistas en Germanio:
Telekom 
Vodafone 
O2 
kaj ludu kun la hokoj ĉe 2G 3G kaj 4G.
2G signifas GSM kaj EDGE per kiu eblas telefoni kaj malrapide tekstumi kaj retpoŝtumi,
3G signifas UMTS, HSDPA per kio eblas mezrapide retumi kaj
4G signifas LTE per kio eblas vere retumi, sed se vi havas nur kelkajn GB monate ili facile estas for post kelkaj horoj.
Kiel kutime Telekom kaj Vodafone havas ĉion, almenaŭ laŭ siaj propraj mapoj asertas tion, kaj per O2 eblas ne multe pli ol nur telefoni.
Se vi havas negermanan karton vi kutime povas elekti 2 el la 3 germanaj retoj. Se vi havas tre malmultekostan tarifon de alia EU-lando, povas eĉ esti ke ĝi en Germanio ne funkcias aŭ permesas nur malpli da GB ol hejme.

------------------------

Telegram-grupo pri la JES 2018-2019: Klaku 


------------------------

Ligiloj pri Hirschluch (germanlingve):

Naturprotektejo Luch-herbejoj 

Akvovojoj apud Storkow