krokodilo                                 verda krokodilo

Ludoj1

KoKoLoRES – LA renkontiĝo por ludemuloj

12-a Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina
3-a ĝis 7-a de oktobro 2012
Nova loko: Schwerte - Informoj venos baldaŭ.

(planita por 2013:
13-a KoKoLoREs 3-a ĝis 6-a de oktobro 2013)

Se vi ŝatas ludi, babili, renkonti homojn kaj viziti parton de la regiono Ruhrgebiet, venu al la KoKoLoRES en Schwerte . Alveno merkrede, la 3-a de oktobro, ekde la 17-a horo. Ni restos ĝis posttagmeze dimanĉe, la 7-an de oktobro.La 3-a de oktobro estas nacia festotago en Germanio.

supren!

Kompreneble ni havos multajn ludojn, kafon, kukon & klaĉon. Ĉu vi havas ludojn, muzikon, (lum)bildojn ktp, kiujn vi ŝatas prezenti? Ne hezitu kunporti ilin!

Ni tradicie ekskursos sabate posttagmeze, la loko estas decidata.


Schwerte situas inter Dortmund kaj Hagen. Priskribo pri la nova KoKoLoRES-ejo sekvos baldaŭ.



Geografiaj koordinatoj

Por via navigilo (GPS): +51.465, +7.571 aŭ 51.465°N  7.571°E aŭ 51° 27' 54"  7° 34' 15,5".
Ligo al Google mapoj 



Kelkaj ŝpareblecoj veturante trajne al nia renkontiĝo

Je sabato aŭ dimanĉo: „ Schönes-Wochenende-Ticket“ .
Je lundo ĝis vendredo, ankaŭ se estas festotago: „ Quer-durchs-Land-Ticket“ .
De la federacia lando Nordrhein-Westfalen mem: „ SchönerTagTicket“ ,.
Validas en ĉiuj lokaj trajnoj, kaj en metroo, tramoj kaj busoj en la regiono.

2001

Aliĝon kun la kutimaj informoj sendu al:
Petra Dückershoff
Auf der Panne 74 a
D-44805 Bochum
retpoŝto: petra.dueckershoff@esperanto.de
Telefono (hejme): +49-(0)234-380740
Poŝtelefono de Petra: +49-(0)151-14438074. Reto: D1. Ankaŭ dum la renkontiĝo.

Adreso de la ejo: Naturfreundehaus Waldstraße 30, 58239 Schwerte.

La kotizo de po 13,00 € por nokto inkluzivas tranoktadon kaj manĝaĵojn. Beboj laŭ interkonsento. Tagaj vizitantoj pagu po 3,00 € por tago, inkluzive manĝaĵoj. La kotizon sufiĉas pagi alveninte, sed bv. nepre aliĝi por esti certa ke restas litoj kaj sufiĉe da manĝo por vi. Teo kaj kafo estas inkluzivaj, bieron ni finkalkulas laŭ strekolisto. Ni poste dissendos adresliston al ĉiuj partoprenintoj, krom se vi indikas ke vi ne volas aperi tie.

Venu kaj ĝuu!


P.S.: Ne forgesu:

  • aliĝi
  • kunporti litotukojn (aŭ dormosakon) se vi havas konfirmon pri lito
  • kunporti matracon kaj dormosakon, se vi ne scias ĉu estas lito por vi!
  • kunporti ludojn kaj bonan humoron
  • je merkredo ne alveni antaŭ la 17-a horo

Tiu ĉi paĝo: www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php, aŭ pli facile memorebla: esperanto.de/kokolores

lasta aktualigo: 22-a de majo 2012