Krokodilo
Krokodilo estas tiu persono, kiu dum Esperanto-renkontiĝoj aŭ simple en rondo de esperantistoj parolas sian gepatran lingvon. Konforme al tio ĉi, la vasta signifo de la vorto krokodili estas paroli sian nacian lingvon en esperanto-medio. Bedaŭrinde, ĉi tiuj reptilioj ne estas la solaj fibestoj en Esperantujo. Troviĝas ankoraŭ aliaj monstroj de la sama familio: aligatoroj, kajmanoj, lacertoj Eble vi iam renkontis perfektemulojn, pretajn plidetaligi la liston, sed tio, laŭ mi, estas jam iom tro.
Aligatoroj ŝatas esprimi sin en ajna lingvo, kiu estas nek esperanto, nek la gepatra lingvo de la parolanto.
Pri tio, kiel difini kajmanon kaj lacerton, ekzistas diversaj opinioj.
Multaj dirus, ke kajmanado okazas en tiu situacio, kiam parolantaj personoj havas parencajn gepatrajn lingvojn, kiuj similas (ekzemple, la ukraina kaj la rusa). Ĉiu parolas propran nacian lingvon (krokodilas), sed ambaŭ (aŭ pli) bone komprenas unu la alian.
Kaj la plej strangan interkompreniĝon oni povas sperti observante renkontiĝon de lacertoj. Estas pli-malpli same, kiel kajmani, nur la personoj ne krokodilas, sed aligatoras.
Tion oni devas mem travivi por kompreni, ke estas tamen pli komforte komuniki en Esperanto. Krome: krokodili, aligatori ktp. estas simple malĝentile.