ABC-manĝaĵovendejo 100 m de la stacidomo Délegyháza
Malfermhoroj:
lunde – vendrede 6.30 – 21.00
sabate 6.30 – 14.00
dimanĉe 7.00 – 12.00
Aktualeco: 2009
CBA-manĝaĵovendejo 130 m de la stacidomo Délegyháza
Malfermhoroj:
lunde 6.00 – 17.00
marde – vendrede 6.00 – 19.00
sabate 6.00 – 14.00
dimanĉe 7.00 – 11.00
Aktualeco: 2009
Malantaŭ la CBA estas 24-hore uzebla akvokrano kun trinkakvo - bonega hungara inventaĵo!
Krom nutraĵoj tie ankaŭ vendiĝas ekz. dentopasto, sunŝmiraĵo, kontraŭkulŝmiraĵo, necesejpapero, sapo, alumetoj ktp.
En alia vendejo inter ili vendiĝas ekz. gaskartoĉoj kaj petroleo(ne sabate kaj dimanĉe).
Trinkejo „Tükrös“ 100 m de la stacidomo Délegyháza
Malfermhoroj ĉiutage de iam frumatene ĝis minimume la 22-a vespere
Ili nun ankaŭ servas manĝojn, ofte nur post antaŭmendo.
Telefonnumero: +36-20-9349952
Poŝtejo en en Délegyháza, 2 km de la stacidomo Délegyháza
Malfermhoroj:
lunde 8.00 – 12.00 kaj 12.30 – 18.00
marde 08.00 – 13.30
merkrede – vendrede 6.00 – 12.00 kaj 12.30 – 16.00
sabate kaj dimanĉe fermita
aktualeco: 2008
Alvokeblaj telefonbudoj (por fiksreta tarifo) apud la stacidomo Délegyháza:
+36–24–412901 kaj +36–24–412912.
De telefonbudoj aŭ fiksa reto en Hungario uzu 06–(tono)–…, internacie aŭ per poŝtelefono +36–1–…
bankaŭtomato por preni monon; funkcias per multaj internaciaj kartoj (300 m de la stacidomo Dunavarsány)
budo kie oni 24-hore vendas trinkaĵojn apud la stacidomo Dunavarsány
interretkafejo apud la stacidomo Dunavarsány, se vi ne uzas GPRS/UMTS-reton ĉe la lago
„Langos“-ejo apud la stacidomo Dunavarsány
Malfermhoroj
lunde – vendrede 6.00 – 13.00 kaj 15.00 – 17.00
sabate 06.00 – 12.00
dimanĉe fermita
Aktualeco: 2009
Granda, klimatzita (!) CBA-manĝaĵovendejo apud la stacidomo Dunavarsány
Malfermhoroj:
lunde – vendrede 6.00 – 20.00
sabate 06.00 – 16.00
dimanĉe 6.00 – 13.00
aktualeco: 2009
Pica-ejo „Bakterház“ apud la stacidomo Dunavarsány
Lasta mendo sufiĉe frue, eble 21.00, semajnfine iom pli poste
Telefonnumero: +36-30-2708594
Ili liveras picaon al la lago.
Nia tre ofte vizitata memserva restoracio „Erdei Vendeglő“
En Dunavarsány, sed apud alia lago, 2 km de la stacidomo Dunavarsány, en triangulo de Dunavarsány kaj Délegyháza
Telefonnumero: +36-24-413129. Ili kutime ne liveras al la lago, sed laŭ speciala interkonsento kun la pasvorto „Esperanto“ promesis fari tion.