krokodilo                                 verda krokodilo

Niaj renkontiĝoj

sube: rekomenditaj renkontiĝoj

La BARo en arbaro apud Bad Münder inter Hannover kaj Hameln (Germanio) okazas dufoje jare – en printempo kaj aŭtuno. Ni estas kutime inter 12 kaj 20 homoj el 2 ĝis 3 landoj. Multaj venas kun siaj infanoj. Ni multe ludas, eluzas la eblecojn de la arbaro, festetas kaj laŭeble faras lignofajron.

La renkontiĝo KoKoLoRES estas speciale interesa por ludemuloj kaj okazas ĉiam komence de oktobro en Herne apud Bochum (Germanio). Ni loĝas kaj mem kuiras en la kelo de la ludcentro Herne kaj supre ludas, babilas kaj klaĉas. Kutime dum unu tago estas ekskurso por ekkoni ion interesan en la regiono „Ruhrgebiet“. Ĝin vizitas kutime inter 15 kaj 25 homoj el 2 ĝis 4 landoj. Ĝi estas organizata de Petra.

rampoludo en la ŝlimo

La iom nekutima renkontiĝo MELA (MEmzorga LAg-umado) okazas ĉiujare en Délegyháza proksime de Budapest (Hungario), ĉiam tuj post la IJS en julio aŭ aŭgusto. En 2010 kaj antaŭ kaj post la IJS en Pécs. Ni tendumas ne en oficiala tendumejo, sed ĉe lago, kie oni toleras tendumantojn. De civilizacio kiel necesejoj nin disigas 10-minuta piedmarŝo kaj ni devas lavi nin en la lago. Tamen ni jam sukcese telefone mendis picaojn kaj lasis ilin liveri al la tendoj. Oficiala programo ne ekzistas – ni naĝas, klaĉas, diboĉas kaj bonfrenezumas. Depende de la vetero, en la la MELA aperas inter 15 kaj 40 homoj el 7 ĝis 10 landoj. La internacieco zorgas, ke la uzata lingvo estas nur Esperanto – ĉe la MELA neniu povas krokodili. Ne ĉiuj ĉeestas la tutan tempon, kelkaj venas nur por du aŭ tri tagoj. Kaj 10 ĝis 20 estas gastoj (netranoktantoj), kutime el Budapest.


Aliaj renkontiĝoj en Eŭropo kiujn ni rekomendas

supre: niaj renkontiĝoj

Ni listigas nur pageblajn renkontiĝojn por junuloj kaj kongruaj, minimume iom bonfrenezaj homoj. Ne taŭgas se vi volas nur seriozumi. Ni mem kutimas viziti tiujn renkontiĝojn. Se foje estas ligo al jam pasinta renkontiĝo, serĉu pli aktualan ligon en la vojaĝkalendaro  de www.eventoj.hu. Ordigitaj sinsekve laŭ la tempo kiam okazas.

JES  (provizora paĝo) dum novjaro. LA renkontiĝo kiun vi ne rajtas maltrafi! Jarfine 2010-2011 en Burg (Spreewald) apud Cottbus, Germanio. Laŭ JES 2010/2011 en Facebook  26-a de decembro 2010 ĝis 3-a de januaro 2011.

IJF  dum pasko en Italio

Aroma Jalta  komence de majo, en Jalta, Ukrainio. Lernrenkontiĝo, aĝe miksita, kun kursoj kaj ekskursoj. Vizitebla por preskaŭ ĉiuj sen vizo.

Roskilde-festivalo  apud Kopenhago, Danio. Dektaga Esperanta renkontiĝo ene de la muzikfestivalo. Senkostaj partopreno kaj manĝoj kontraŭ tri 8-horaj laborskipoj. Ĝuu koncertojn kaj dancu  ankaŭ dum via laboro . En julio.

SES  LA lernrenkontiĝo, de www.lernu.net. Aĝe miksita, kursoj, ekskursoj, koncertoj, amuziĝo. Kutime somere en Slovakio.

IJK  Internacia Junulara Kongreso, somere. Certe bona etoso . IJK 2011 en Hlibivka apud Kievo , Ukrainio, vizitebla por preskaŭ ĉiuj sen vizo. IJK 2011 en Facebook 

IJS  somere an Hungario. Kun amuzaj ludoj  kaj konkursoj . Granda akvobatalo.

dum Miro en Duga Resa, Kroatio 2008

MIRO  somere en Kroatio. En 2009 la plej festa renkontiĝo  post la JES kaj IJK! En 2010 ne okazas, ni esperas pri 2011.

FESTO  kun multaj koncertoj kaj amuziĝo. Kutime somere en Francio.

KISO  2010 denove la fama eta renkontiĝo por ludi, krei, sperti sin mem. La lastan semajnon de aŭgusto en Marburg, Germanio.

ARKONES  Semajnfina renkontiĝo fine de septembro en Poznan, Pollando. Aĝe miksita, kun tre densa, interesa programo, kaj vespera diboĉado.

Velura Sezono  fine de septembro en Jalta, Ukrainio. Eblas naĝi en somervarma nigra maro. Ankaŭ ĝi estas pli festivalo por la lokuloj, malrekte vekas intereson pri Esperanto. Al Ukrainio preskaŭ ĉiuj povas veturi sen vizo. Ni ankoraŭ ne vizitis, bedaŭrinde.

Lingva festivalo  meze de oktobro en Ĉeboksary, Ĉuvaŝa respubliko, Rusio. Nur parte Esperanto-renkontiĝo, sed belega kaj interesa festivalo kun prezento de multaj lingvoj, organizita de lokaj esperantistoj. Nun vi scias kial venas tiom da esperantistoj el Ĉeboksary. Tre vizitinda! Kuraĝu, vi aŭdas dum la festivalo precipe la rusan.

Oranĝa renkontiĝo  en Härnösand, meza Svedio. Somerfine aŭ aŭtune. Ni ankoraŭ ne vizitis, bedaŭrinde.

PSKK  (Post-Somera Klaĉ-Kunveno) fine de oktobro en Belgio

Krome la plej kompleta vojaĝkalendaro estas ĉe eventoj.hu , sed pro la kvanto de renkontiĝoj sen detalaj priskriboj


lasta ŝanĝo: 25-a de julio 2010