Vi estas ĉi tie: hejmo > vortaro > m
 

i   j   ĵ   k   l   m  

krokodilo M

maizo. Unujara herbo 2-4 m alta (Zea mays L. el graminacoj) kun ŝalmo, kiu finiĝas per branĉiĝanta paniklo el masklaj floroj, kaj kiu sur sia mezo havas mallongajn ŝosojn, kiuj finiĝas per spadiko el femalaj floroj, kovritaj de grandaj involukroj: la amelriĉaj, malmolaj grajnoj estas grava greno farunigebla, uzata por panfarado, kaĉo, kaj kiel furaĝo; = turka greno.

makzelo. 1 Ĉiu el la du ostaj arkaĵoj de la buŝo de la vertebruloj, en kiuj estas fiksitaj la dentoj, kaj kiuj servas por maĉi aŭ kapti manĝaĵojn. 2 (plurale) La tuto de la maĉaparato de la homo. 3 La efika aperturo de kalibrilo aŭ ŝraŭboŝlosilo.

malsata. Sentanta manĝobezonon.

mamo. 1 Tiu elstara parto de la brusto ĉe hominoj kaj simiinoj aŭ de la ventro ĉe la ceteraj mamulinoj, kiu entenas la laktajn glandojn. 2 Tiu sama parto ĉe virinoj, rigardata kiel amorlogaĵo. 3 Responda parto de la brusto ĉe viroj.
mamzono. Speco de zono kun du duonsferaj pecoj por subteni la mamojn kaj doni al ili plaĉan formon.

mano. 1 La ekstrema parto de la brako de homo aŭ simio, provizita per kvin fingroj, el kiuj unu estas kontraŭmetebla al la ceteraj. 2 Tiu sama organo, rigardata kiel ilo de agado, elfarado. 3 Tiu sama organo, rigardata kiel ilo de akiro, ekposedo. 4 Tiu sama organo, rigardata kiel ilo de povo, potenco, mastreco. 5 Tiu sama organo, rigardata kiel ilo de bato, puno. 6 Tiu sama organo, rigardata kiel esprimilo de sentoj. 7 Tiu sama organo, rigardata kiel ilo de desegno, skribo. 8 Tuto de la kartoj disdonitaj komence al ĉiu ludanto.

mandarino. Speco de oranĝeto, tre dolĉa, kun bonodora loza ŝelo.

manĝi (tr). 1 Maĉi kaj gluti (solidajn), gluti (likvajn nutraĵojn). 2 Same fari, laŭ difinitaj sociaj moroj. 3 Nutri sin el kutima, difinita nutraĵo. 4 (io) Konsumi, foruzi. 5 (f) Avide karesi.
manĝilo (en PIV forestas). Ilo, kiun oni uzas por manĝi.
manĝilaro. Tuto de la iloj kaj vazoj, kiujn oni uzas por manĝi.

mapo. Folio el kartono aŭ papero, sur kiu estas figurita la surfaco de la terglobo, aŭ de unu el ties partoj, aŭ la ĉielo kun la astroj.

maro. 1 Vasta etendaĵo da sala akvo, kiu kovras la plej grandan parton de la terglobo, ofte kontraste kun la seka tero aŭ la sensala akvo. 2 Unu difinita peco de tiu etendaĵo, parte aŭ eĉ tute ĉirkaŭita de tero.

martelo. Batilo, konsistanta el peza ferpeco kun ligna tenilo kaj servanta por enigi najlojn, forĝi feron ktp.

meduzo. Libere naĝanta, gelateneca, travidebla generacio de kelkaj celerentuloj.

melo. Grupo de mamuloj el la subordo de rabobestoj, fam. de musteledoj, vivanta en Eŭropo kaj Azio, kies piedoj kaj ungegoj estas plataj fosiloj (Meles).

meleagro. Grupo el la ordo de galinformaj birdoj, fam. de fazanedoj, kun vosto ventumilforme disetendebla kaj kun haŭtpoŝo sub la beko, ofte tenata kiel kortbirdo (Meleagris).

melono. Unujara herbo, grava fruktoplanto (Cucumis melo L. el kukurbacoj) kun globformaj karnecaj fruktoj, grandaj, kiel homa kapo, kun sukplena karno, kiu matura estas flava, malpli ofte verda, kaj tre sxatata mangxajxo; multaj kulturvarioj, kiuj klasifikigxas en du botanikaj varioj: kantalupo kaj retmelono.

mevo. Komuna nomo por diversaj blankaj kaj grizaj, aŭ blankaj kaj nigraj maraj birdoj kun longaj flugiloj kaj knara krio, kies plej gravaj reprezentantoj estas la laroj; = laredoj.

migdalo. La nukso de migdalarbo.
migdalarbo. Fruktarbo (Prunus amygdalus Batsch., sin. Amygdalus communis L. , Prunus communis Archang., el migdalacoj) kun lancetformaj , pintaj folioj, helruĝaj floroj antaŭ la ekfoliiĝo, kaj kun fruktoj, kiuj estas drupoj, kies ekstera tavolo estas ledeca, dum la kernujo estas ŝtone malmola kaj kavsurfaca; la kerno, grava nutraĵo, uzata inter alie por fari marcipanon; multe kulturata en varmaj regionoj, precipe en Kalifornio.

miksi (tr). 1 Intermeti senorde diversajn objektojn aŭ substancojn, tiel ke iliaj eroj aŭ pecoj ne plu estas facile apartigeblaj. 2 Prepari por uzado, enmetante, la difinitaj proporcioj, diversajn substancojn egale diserigontajn. 3 (figurasence) Kunigi intime en sia spirito du diversajn aferojn, sentojn ktp. 4 (figurasence) Preni unu objekton por alia, ne kapabli ilin distingi.
miksilo. Aparato por miksi.

modo. 1 Nedaŭra, kaprica kutimo, moro aŭ maniero, koncernata precipe vestadon. 2 Konjugacia formo, per kiu oni esprimas la manieron, en kiu oni prezentas la agon, ĉu oni ĝin konstatas (= indikativo), ordonas (= volitivo) aŭ deziras (= optativo), aŭ prezentas ĝin kiel eventuala (= subjunktivo). 3 Ĉe frekvenca distribuo, la plej ofta grando, la plejoftanto. 4 = modalo.

mono. Pagilo, laŭleĝe fabrikata kaj konsistanta el stampita metaldisketo aŭ surpresita paperfolio kun difinita valoro, por servi kiel interĝilo en aĉeto kaj vendo.
monero. Ĉiu aparta peco de metalmono.
monbileto. Bileto.

monto. 1 Granda natura amaso da roko kaj tero, kiu altiĝas super la nivelo de ĉirkaŭanta grundo je pluraj centoj da metroj. 2 Alta, granda amaso.

moskeo. Preĝejo de Islamanoj.

motorciklo. En PIV ne trovita.

mufo. 1 Remburita cilindro el pelto kun centra tubo, en kiu oni enmetas ambaŭflanke la manojn, por varmigi ilin. 2 Cilindroforma teksaĵo el ardigebla, sed ne bruligebla substanco (ekz. asbesto), uzata por plibriligi flamon. 3 Dikvanda kava cilindro, uzata por sekurigi la kunligitecon de du ŝaftoj aŭ du tuboj.
manmufo. Mufganto.

muso. Malgranda mamulo el la ordo de ronĝuloj, kun longa, skvamkovrita vosto; kelkaj specioj faras malutilon en homaj loĝejoj (Mus).

muskolo. Organo, konsistanta el fibroj, kaj produktanta per kontrahado ĉiujn movojn de la organizmo.

muŝo. 1 Insekto el la ordo de dipteroj, kies diversaj specioj estas tre komunaj kaj vivas en lokoj loĝataj de homoj kaj bestoj (Muska). 2 Malgranda hartufo ĉe la malsupra lipo. 3 Malgranda rondo el nigra tafto aŭ silko, kiun la virinoj gluis al si sur la vizaĝon, por akcenti la blankecon de sia haŭto.