Vi estas ĉi tie: hejmo > vortaro > p
 

n   o   p   r   s   ŝ  

krokodilo P

pampelmuso. Frukto de pampelmusarbo.
pampelmusujo, pampelmusarbo. Fruktarbo (Citrus maxima Merill, sin. C. decumana L., C. grandis Osbeck, el rutacoj) kun grandaj (ĝis 20 cm longaj), glob- aŭ pirformaj, helflavaj aŭ oranĝflavaj, tre dikŝelaj fruktoj, havantaj karnon acide amaran; multe kulturata en Sud-Azio kaj Izraelo pro la fruktokarno kaj pro la dika fruktoŝelo, kiun oni manĝas kanditan.

pando. Nomo de aziaj rabobestoj el la familio de prosionedoj: malgranda pando (Ailurus fulgens), granda pando (Ailuropoda melanoleucus).

pano. 1 Manĝaĵo farita el knedita, fermentita kaj bakita faruno. 2 Ĉiu el la samformaj kaj proksimume sampezaj masoj, en kiujn oni dividas la panpaston, por ĝin baki, uzi aŭ vendi. 3 (figurasence) Vivrimedo.

pantero. Sinonimo de leopardo (Felis pardus) (laŭ mi – nur nigra leopardo).

papago. 1 Tropika birdo el la ordo de psitakoformaj birdoj, kun brilaj, diverskoloraj plumoj kaj hoka beko, kapabla imiti la homan voĉon kaj ĉiuspecajn kriojn. 2 (figurasence) Homo, kiu senkomprene ripetas instruon.

papavo. Grupo (Papaver L. el papavacoj) de unu- kaj plurjaraj herboj kun blanka aŭ flava laktosuko, kun okulfrapaj floroj havantaj kvar grandajn brilkolorajn petalojn, multajn stamenojn kaj pistilon, kies multradia stigmo sidas rekte sur la ovario, kaj kun kapsuloj malfermiĝantaj per truoj; multaj specioj ĝardene kulturataj; grava specio: opiopapavo.

papero. 1 Substanco, fabrikata el pastigitaj ĉifonoj aŭ el diversspecaj vegetalaj fibroj, prezentata sub formo de pli-malpli grandaj folioj kaj uzata por skribi, presi, paki ktp. 2 Ĉiu el la folioj tiel fabrikataj. 3 Jura aŭ financa dokumento, skribita aŭ presita sur tia folio. 4 Legitimiloj, pasporto kaj similaj.
paperujo. 1 Kvarangula ujo el ledo, plasto kaj simile, kiun oni povas porti en poŝo kaj en kiu oni havas sub dispono legitimilojn, vizitkartojn, paperetojn ktp. 2 Teko.
necesejpapero = klozetpapero. Maldika papero uzata en klozeto.

papilio. Insekto, kies kvar grandaj flugiloj estas kovritaj de diverskoloraj skvametoj, subtilaj kiel polvo.

papriko. 1 Maturaj fruktoj de du specioj de kapsiko (Capsikum annuum L. kaj C. longum DC.). 2 Papriko 1, sekigita kaj pulvorigita; = ruĝa pipro.

paraŝuto. Ombrelforma aparato, por malrapidigi la malsupreniĝon de falanta korpo, uzante la aeran reziston.

pasero. Grupo de birdoj el la familio de fringedoj, kun mallonga, fortika beko, kiu vivas en grajnoj de greno kaj estas tre komuna ĉie, kie estas homoj (Passer).

pasio. 1 Emocio, ĉe kiu la vola elemento fariĝis tiel forta deziro, ke ĝi superas ĉiujn ideojn kaj tendencojn kontraŭajn, ne atentante la sekvojn. 2 Arda kaj senbrida amo.

pasporto. Oficiala legitimilo, liverita de ŝtato al siaj ŝtatanoj kaj rajtiganta ilin libere vojaĝi eksterlande, ĝuante la protekton de ĝiaj diplomataj reprezentantoj.

pasto. 1 Faruno, knedita kun akvo, por fari panon, kukon kaj simile. 2 Substanco, havanta similan konsiston.
pastorulo. En PIV: rulo 1. Rulo por platigi paston.

pato. 1 Malprofunda senkovrila kaserolo kun longa tenilo, servanta por friti. 2 (en ŝakoj) Pozicio de reĝo, kiu, estante la sola peco povanta sin movi, tamen ne povas tion fari sen meti sin en ŝakon.

pavo. 1 Grupo el la ordo de galinoformaj birdoj, kies virbesto povas ventumilforme etendi sian belkoloran voston kovritan de brilaj, okulformaj makuloj, ofte tenata kiel kortobirdo (Pavo). 2 Malmodesta persono, kiu emas paradi.

pego. Birdo el la ordo de pegoformaj birdoj, kun longa, fortika beko, per kiu ĝi, grimpante sur arbotrunkoj, trapikas la ŝelon de la arboj, por manĝi la tie loĝantajn insektojn (Picus k.a.).

pelikano. Grupo de grandaj, rempiedaj marbirdoj, havanta laŭlonge sub la beko grandan poŝon, en kiu ĝi konservas la ĉaskaptitajn fiŝojn (Pelicanus).

peniko. 1 Densa tufo da haregoj kunligitaj ĉe ekstremo de bastoneto, uzata por ŝmiri per kolorilo, gluo, kuracilo kaj similaj. 2 (figurasence) Maniero, stilo de pentrado. 3 = kvasto. 4 = grapolo.

peniso. Elstara parto de vira seksorgano, sur kies pinto malfermiĝas la urina kaj sperma tubo (penis).

persiko. La frukto de persikarbo.
persikujo, persikarbo. Grava fruktarbo (Prunus persica Batsch., sin. Amygdalus persica L., Persica vulgaris Mill. el amigdalacoj) kun lancetformaj aŭ elipsaj, dentorandaj, glataj folioj, helruĝaj floroj kaj vilaj aŭ glataj (nektarino) fruktoj (drupoj), kiuj havas flavan, pli-malpli ruĝvangan haŭton kaj tre sukoplenan, bongustan karnon; multaj kulturvarioj; la fruktoj estas manĝataj krudaj aŭ sekigitaj.

pesi (tr). 1 Mezuri la pezon de objekto, komparante tiun pezon kun alia pezo, elektita kiel unuo. 2 Juĝi la meritojn kaj malmeritojn de homo. 3 (figurasence) Taksi la relativan valoron aŭ gravecon de io, por tio akcepti aŭ malakcepti.
pesilo. 1 Aparato, por pesi relative malpezajn objektojn (ordinare ĝis 5 kg). 2 (majuskle) Konstelacio de la aŭstrala hemisfero (Libra). 3 (majuskle) Signo de la 7a domo de la zodiako, tra kiu la suno pasas de la 23a de Septembro ĝis la 24a de Oktobro.

petunio. Grupo (Petunia el solanacoj) de unujaraj herboj, el kiuj multaj hibridaj kulturvarioj estas kulturataj pro la ornamaj, brilkoloraj, funelformaj floroj.

piano. Muzika instrumento, kun kordoj frapataj per klavara meĥanizmo.

pico. en PIV ne trovita.

piedo. 1 Artikigita parto ĉe la ekstremo de la homa aŭ besta kruro. 2. Tiu sama korpoparto, rigardata kiel servanta por sin movi. 3 Tiu sama korpoparto, rigardata kiel servanta por stari. 4 Tiu sama korpoparto, rigardata kiel simbolo de potenco. 5 Analoga subtenanta parto de iaj bestoj kaj plantoj. 6 Analoga parto, sur kiu staras meblo, aparato aŭ alia objekto. 7 Malsupra parto de io. 8 Versero, prezentata facile memoreblan kombinon de unu forta kaj unu aŭ pluraj malfortaj tempoj.

pigo. Birdo el la ordo de paseroformaj birdoj, familio de korvedoj, kun blanka kaj nigra plumaro kaj tre longaj vostoplumoj (Pica).

pilko. 1 Ĵetglobo, ordinare el pli-malpli elasta materialo, uzata en diversaj ludoj. 2 Pirforma kaŭĉuka ujo, kiu finiĝas per tubeto kaj kiun oni premas por eligi la entenatan aeron aŭ likvaĵon.

pilolo. Medikamento, en formo de buleto, kiun oni povas gluti.

pinglo. 1 Metala stangeto, pinta ĉe unu ekstremo kaj provizita ĉe la alia per kapo, uzata pok pike fiksi ŝtofon, paperojn ktp. 2 Juvelo samforma, kun ornamita kapo. 3 Folio maldika, pli-malpli rigida kaj pinta, pingloforma, de koniferoj, ekz. de abio, piceo, lariko, pino.

pingveno. Antarkta mara birdo, kiu ne povas flugi, ĉar ĝiaj flugiloj estas tre malgrandaj, kaj kies piedoj sidas preskaŭ ĉe la vosto.

pipo. Tubo finiĝanta per forneto, en kiun oni metas tabakon, kiun oni bruligas por enspiri ĝian fumon.

pipro. 1 Sekigita kaj eventuale pulvorigita frukto de piprarbedo, havanta pikan guston kaj uzata kiel spicaĵo: kajena pipro; ruĝa pipro (= papriko). 2 (figurasence) Tre, tro pikanta, aŭ eĉ maldeca spritaĵo.
piprujo. 1 Vazeto, entenanta pipron por la uzado ĉe manĝotablo. 2 = piprarbedo. Grupo (Piper L. el familio pipracoj) de tropikaj, grimpaj aŭ vertikala arboj kun disaj konformaj folioj, malgrandaj floroj en spikoj aŭ spadikoj, globformaj fruktoj (unugrajnaj beroj); pluraj specioj kulturataj en suda Azio por produktado de pipro.

piro. 1 Frukto de pirarbo. 2 Iom similforma frukto aŭ tubero de iuj plantoj.
pirujo, pirarbo. Grava fruktarbo (specio de puriso, Pyrus communis L. el pomacoj), kun glataj folioj, blankaj, kvinpetalaj, ruĝstamenaj, kvinpistilaj floroj kaj kun malmolkernaj dolĉaj sukplenaj, karnecaj, longecaj fruktoj pli mallarĝaj ĉe la pedunklo; multaj kulturvarioj.

piramido. 1 Monumento, kun kvar triangulaj flankoj kaj kvarangula bazo, servanta kiel tombo por antikvaj reĝoj de Egiptujo. 2 Pluredro, ĉiu el kies edroj, krom unu, pasas tra komuna punkto.

pirotekniko. 1 Arto prepari artfajraĵojn. 2 Scienco pri la eksplodaĵoj.
piroteknikaĵo (laŭ PIV: fajraĵo). Arta fajro, konsistanta el raketoj, petardoj, bengalaj fajroj kaj similaj: li aĉetis raketojn, krakpizojn kaj plej diversajn fajraĵojnZ.

pizango. Malaja nomo de la banano.

pizo. 1 Grupo (Pisum L. el legumenacoj) de unujaraj herboj kun pinataj folioj finiĝantaj per ĉiro, kun grandaj, filoecaj stipuloj, kun floroj unuopaj aŭ malmultaj kune el la folianguloj, kaj kun guŝoj. 2 La globforma grajno de pizo 1, precipe tiu de la kulturata pizo.

placo. 1 Libera spaco, ĉirkaŭita de domoj, en urbo aŭ vilaĝo. 2 Nuda spaco meze de surkovrita tereno.

plaĝo. 1 Bordo de maro, lago aŭ rivero, sufiĉe ebena kaj sabloriĉa por la sun- aŭ akvobanoj. 2 Tia loko, aranĝita por la akceptado de feriantoj.

planto. Vegetalo, distinge de animalo.

plumo. 1 Epiderm-origina aĵo, responda al la haroj de mamuloj kaj kovranta la korpon de birdoj. 2 Tiu per lanugo provizita tubeto, uzata kiel ornamo. 3 Tubeto de tia plumo., kies ekstremon oni laŭlonge fendis kaj pintigis, por uzi ĝin kiel skribilon. 4 Metala maldika lamenpeceto, en formo de plumo 3, kaj uzata por skribi.

pluvo. Akvo gute teren defalanta de la densiĝintaj nubvaporoj.

polpo. Grupo de okbrakaj cefalopodoj kun po 2 vicoj da suĉiloj sur la brakoj (Polypus).

pomo. 1 La frukto de pomarbo. 2 Pli-malpli samforma frukto aŭ tubero de aliaj plantoj. 3 Objekto kun formo de pomo.
pomujo, pomarbo. Grupo (Malus Tourn. el pomacoj) de arbedoj kaj arboj kun ovalaj-elipsaj folioj, epiginaj kvinnombraj, blankaj aŭ ruĝaj floroj, kies kvin pistiloj estas kunkreskintaj ĉe la malsupra duono kaj kun molkerna frukto rondforma, kun kvinĉambra kernujo havanta pergamenecajn septojn, kvazaŭ enpremita je ambaŭ finoj; multaj specioj kaj varioj kulturataj ĝardene kaj en plantejoj, precipe pro la ŝatataj, ofte pli ol pugno grandaj, ruĝaj aŭ flavaj, manĝeblaj fruktoj, kiuj ofte povas esti konservataj dum pluraj monatoj; pluraj sovaĝaj specioj kulturataj pro la ornamaj floroj kaj malgrandaj (kiel pizo) fruktoj.
terpomo. 1 Plurjara herbo (specio de solano, Solanum tuberosum L. el solanacoj), kies longaj, maldikaj stolonoj pinte formas pomgrandajn tuberojn amelriĉajn kaj tre nutrajn; unu el la plej gravaj kulturplantoj, la tuberoj vaste uzataj en homa nutrado. 2 La manĝebla tubero de terpomo.

ponto. 1 Konstruo ebliganta trairon de rivero, fosaĵo, kavo kaj simile. 2 Platformo, meze de la ŝipo aŭ ĉe la pobo, de kiu la oficiroj komandas; =komandejo. 3 Fadeno, kiu kunligas du punktojn de elektra cirkvito kaj faras derivon. 4 Ligo per elektraj fortoj de unu atomo inter du aliaj atomoj. 5 Ringforma elstaraĵo, komunikejo inter bulbo, cerebelo kaj cerebraj pedunkloj (pons). 6 Tiu parto de malnovmoda aŭ uniforma pantalono, kiu formas refaldeblan klapon, kaj kiun anstataŭas nuntempe la fendo. 7 (figurasence) Interkomunikilo.

pordo. 1 Libera spaco aranĝita en muro de urbo, konstruaĵo aŭ ĉambro, por en- kaj eliri. 2 Ligna aŭ fera klapego, kiu fermas tiun spacon kaj povas duonturniĝi por ebligi la trairon. 3 Loko, kie la vaskuloj kaj aliaj eniras en la hepaton (porta hepatis). pordego. 1 Ĉefa pordo de domo, tra kiu eniras la veturiloj. 2 Granda pordo de fortikigita urbo. 3 En oriento, tia pordego, rigardata kiel simbolo de la urbo aŭ lando mem.

porko. Hejma dikhaŭta mamulo el la subordo de parhufuloj, ne remaĉanta, kiun oni grasigas por homa nutrado (Sus scrofa demesticus).

poŝo. 1 Malgranda saketo, alkudrita interne de vesto, servanta por kunporti malgrandajn objektojn. 2 (figurasence) Monujo. 3  Ĉiu el la saketoj, ĉe la flanko de angla bilardotablo, en kiujn ruliĝas la globoj. 4 Subtera roka kavaĵo, plenigita de ia fremda substanco. 5 Izolita areo, okupita de la malamiko, interne de la amika tereno.

poto. Vazo, tre diversa laŭ la materialo, formo kaj uzo, ordinare destinita por kuirado.

printempo. La unua sezono de la jaro, dum kiu, en la norda hemisfero, denove kreskas la vegetaĵoj post vintra ripozo (21a de Marto – 21a de Junio).

prociono. Grupo de nord-amerikaj rabobestoj, similaj al malgranda urso, kun longa vosto markita de koloraj ringoj, havanta la kutimon lavi en akvo sian manĝaĵon, antaŭ ol manĝi ĝin; = lavurso (Procyon).

prujno. Roso aŭ delikata nebulo, kiu glaciiĝinte metas molan tavolon da glacieroj sur la aĵon.

pruno. 1 Frukto de prunarbo. 2 Frukto de iuj specioj de prunuso parencaj al prunarbo, nome specioj apartenantaj al la grupo Prunophora, inter aliaj mirabelo kaj mirobalano.
prunujo, prunarbo. Grava fruktarbo (specio de prunuso, Prunus domestica L. el migdalacoj, kaj hibridoj inter tiu ĉi kaj P. insititia L.) kun ordinare obovala frukto (drupo) enhavanta longecan ŝtone malmolan kernon; vaste kulturata kiel multaj kulturvarioj ĝardene kaj en plantejoj por la fruktoj, kiuj estas manĝataj freŝaj aŭ sekigitaj.

pugno. Mano kun fleksitaj kaj kunmetitaj fingroj.