Vi estas ĉi tie: hejmo > vortaro > t
 

t   u   ŭ   v   z  

krokodilo T

tabako. 1 =nikotiano, precipe pri la specioj (ekz. Nicotiana tabacum L. el solanacoj) kulturataj por iliaj folioj. 2 Materialo por fumado, maĉado aŭ snufado, liverita el la folioj de tabako 1, sekigitaj kaj diversmaniere preparitaj.

tamburo. 1 Muzika instrumento, konsistanta el malplena cilindro, kies ambaŭ bazaj flankoj estas fermitaj per du maldikaj streĉitaj folioj el ledo, kiujn oni frapas per bastonetoj. 2 Cilindroforma objekto aŭ ujo (rulilo), servanta por volvi sur ĝi fadenon, kablon ktp. 3 Cilindra ujo, por enteni likvaĵon, materialon. 4 Ĉiu el la segmentoj cilindraj, formantaj kolonon, inter aliaj tiu masiva cilindra parto de korintika aŭ kompozita kapitelo.

tamburino. 1 Speco de mallarĝa, longa tamburo, ludata ĉefe en Provenco kun akompano de fluteto. 2 Tre mallonga tamburo, havanta nur unu ledfolian kovron kaj garnita per tintiloj, kiun oni frapas per la mano aŭ la kubuto. 3 Analogforma objekto, servanta por streĉi ŝtofon, sur kiu oni faras ian specon de brodaĵo.

taso. 1 Malalta, larĝa vazeto por trinki, el porcelano, fajenco aŭ arĝento. 2 Enhavo de tia vazeto. 3 Pli-malpli similforma ujo, en kiun oni metas la pesotaĵon en pesilo.

teo. 1 Grupo (Thea L. el teacoj) de daŭrafoliaj aziaj arbedoj aŭ malgrandaj arboj kun disaj, ledecaj folioj, blankaj, pendantaj floroj kaj triĉambraj kapsuloj; la sekigitaj folioj (de la specio T. sinensis L. kun varioj) ĝenerale uzataj por prepari trinkaĵon; = tearbo. 2 La sekigitaj folioj de teo. 3 trinkaĵo preparita per infuzado de teo 2 en bolanta akvo.
teujo. Skatolo, por konservi teon.

teatro. 1 Konstruaĵo, en kiu oni prezentas spektaklojn pere de aktoroj, kantistoj, dancistoj aŭ marionetoj. 2 La tuto de la homoj, rilatigitaj kun tia konstruaĵo, aŭ kiel administrantoj, aŭ kiel ludantoj, aŭ kiel rigardantoj. 3 La literaturo aŭ arto de la teatro.

teko. 1 Sporkapsulo de muskoj kaj hepatmuskoj (theca). 2 Polensak-paro. 3 Ĉambreto, sekreciata de diversaj primitivaj animaloj (ekzemple de kelkaj hidroidoj), en kiun ili povas retiriĝi ĉe danĝero (theca). 4 Kolekto kaj kolektujo de dokumentoj. 5 Subbrake portata ujo, por oportune transporti librojn, kajerojn, dokumentojn, desegnaĵojn.

telefono. Aparato, konsistanta precipe el mikrofono, aŭdilo kaj komunikiga elektra fluo, kiu ebligas interparoladon je distanco.
telefonbudo =strattelefono. Telefono je la dispono de la publiko sur strato.

telero. 1 Plata, ordinare ronda vazo, kun centra pli-malpli profunda kavaĵo, el kiu oni manĝas. 2 Tio, kio estas en la telero. 3 Tio, kio forme similas teleron.
telerlavilo. Maŝino por aŭtomate lavi la telerojn, pladojn, kaj simile.

tendo. 1 Kunaranĝo el dika tolo aŭ felo, starigita sur stangoj por ŝirmi kontraŭ vento, pluvo, suno, kaj servanta kiel portebla subĉiela loĝejo por nomadoj, militistoj, turistoj, sportistoj kaj simile. 2 Tia rmilo, rigardata kiel loĝejo de gento, tripo ktp. 3 Lameno de la duramatro, kiu kovras la cerebelon kaj disigas ĝin de la cerebro (tentorium cerebelli: cerebela tendo).

teniso. Sporto, ludata sur speciale markita tereno, kaj konsistanta el la ĵetado kaj reĵetado de pilko per rakedoj de unu flanko al alia super transverse streĉita reto.

tero. I. El komunuza vidpunkto: 1. La solida, firma supraĵo, kiu portas homojn, bestojn kaj konstruaĵojn. 2 Tiu supraĵo, kiu portas vegetaĵojn. 3 Tiu supraĵo, sub kiu oni metas la mortintojn. 4 Tiu solida supraĵo, kontraste kun la akva.
II. El la vidpunkto de la konsisto: 5 Unu el la kvar elementoj, distingitaj de la antikvuloj. 6 Substanco, el kiu konsistas tiu supraĵo. 7 Komuna nomo de kelkaj metalaj oksidoj. 8 Tiu supraĵo, utiligata kiel unu plato de granda kondensilo, kies alia plato estas la anteno.
III. El geografia vidpunkto: 9 Pli-malpli vasta, limigita parto de tiu supraĵo. 10 Tiu supraĵo, kredata plata kiel briko aŭ disko, kaj tegmentita de la ĉiela firmaĵo. 11 La globo, rigardata kiel la loĝejo de homoj. 12 La homoj, kiuj tie loĝas. 13 (iafoje majuskle) Suna planedo, inter Venuso kaj Marso, ĉirkaŭita de gasa tavolo.
terglobo. La globo de nia planedo.
tertremo. Grava movo de la terkrusto, ordinare okaziganta domfalojn ktp.
terpomo. Vidu pomo.

teraso. 1 Alta ebena teramaso, subtenata per masonaĵo kaj aranĝita en ĝardeno por ĝuigi belvidon aŭ faciligi promenadon. 2 Ebena tegmento kun balustrado.

testiko. Ĉiu el le du glandoj, produktantaj la spermatozoojn.
Testikujo, testiksako. Skroto.

testudo. 1 Surtere vivanta rampulo, kies korpo estas kovrita de korneca kiraso, en kiun la besto plej ofte povas entiri la kapon, voston kaj membrojn (Testudo). 2 Ŝirmo, konsistanta el ŝildoj dense etenditaj super la kapoj de aro de soldatoj dum la atako de fortikaĵo.
martestudo. Ĥelonio.

tigro. Rabobesto, specio de feliso, flava kun vertikalaj malhelaj strioj (Felis tigris).

tikli. (tr) 1 Kaŭzi, per delikataj kaj ripetaj ektuŝoj de iuj partoj de la korpo, sensaĵon, kiu estigas konvulsian ridon. 2 (figurasence) Agrable eksciti.

timi (tr). 1 (iun, ion) Senti timon antaŭ. 2 (kun infinitivo) Heziti fari ion; provi eviti ion, de kio oni atendas ion malbonan. 3 (kun subpropozicio) Havi la antaŭsenton, ke io malbona povus okazi pli-malpli baldaŭ. 4 (iun) Rigardi kun respekto kaj obeemo.
timo. 1 Emocio estigata de ia okazaĵo, kies nekutimeco aŭ danĝereco surprizas kaj al kiu oni ne kapablas trovi taŭgan reagon. 2 Atendado de neagrablaĵo, bedaŭrindaĵo. Respekta obeemeco.
timigi. Fari, ke iu timu.
birdotimigilo. Objekto, kies formo, brilo aŭ skuiĝo fortimigas la birdojn for de semita grundo kaj simile.

tomato. Grupo (Lycopersicon Tourn. el solanacoj) de herboj kun flavaj aŭ brilruĝaj, pli-malpli grandaj beroj; la plej grava specio (L. esculentum Mill., sin. Solanum Lycopersicum L.) estas unujara herbo kun pomgrandaj, flavaj aŭ brilruĝaj fruktoj, pro kiuj ĝi estas vaste kulturata; =likopersiko. 2 La frukto de tomato 1.

tondi (tr). 1 Fortranĉi (lanon, harojn, herbojn kaj simile) per tondilo. 2 Senigi je haroj, lano ktp, uzante tondilon.
tondilo. Speciala instrumento, konsistanta el du interkruciĝantaj almoveblaj klingoj, kies interna rando estas tranĉa.

torto. Plata, ordinare rondforma kuko, sur kiu estas etendita tavolo da flano aŭ da sukeritaj kuiritaj fruktoj.

trafiko. 1 Transportado de personoj, varoj aŭ informoj, surakve, surtere aŭ enaere. 2 Nombro da personoj, kvanto da varoj aŭ informoj transportataj; intenco kaj ofteco de la cirkulado de transportrimedoj. 3 Maniero, en kiu aranĝiĝas tia cirkulado.
trafiklumoj = semaforo. Lumoj, kies grupiĝo, koloro kaj karakteroj reguligas la movojn de aviadiloj sur aerodromo kaj en ties apudeco.

trajno. 1 Aro da vagonoj, sekvantaj unu la alian, kunkroĉitaj kaj movataj de lokomotivo, irantaj laŭ difinita horaro. 2 Tuto de la veturiloj, kiuj transportas ĉion, kion la trupoj bezonas por vivi kaj batali.

traktoro. Motorhava veturilo sur pneŭmatikaj radoj aŭ sur raŭpoj (raŭpotraktoro) 1 por kampokulturo, 2 por treni ŝarĝveturilojn.

tramo. 1 Speciala kava relo, uzata anstataŭ la reliefaj interne de urbo ( = tramrelo). 2 Iam ĉevala, nun elektra veturilo por urbaj pasaĝeroj, ruliĝanta sur tiaj reloj ( = tramveturilo).

tranĉi (tr). 1 Penetri solidan korpon per ilo kun tre maldika rando. 2 Dividi partojn de solida korpo per tia ilo. 3 Traire disigi. 4 (figurasence) Akre kaj dolore frapi la sensojn. 5 Dividi kartaron en du amasojn, por elekti la disdonanton, eviti friponadon ktp. 6 Bati la pilkon en difinita maniero, ĉe teniso, kriketo ktp. 7 (senpersone) Senti akrajn kolikojn.
tranĉilo. Diversforma diversuza ilo, kun akra rando, por tranĉi.

trikoloreto. Speco de trikolora violo.

trombono. Granda, latuna trumpeto, konsistanta ĉefe el du tuboj, kiuj oni en- aŭ elŝovas unu laŭ la alia, por ŝanĝi la altecon de la tonoj.

trulo. Triangula aŭ trapecforma ŝtalplato kun tenilo, servanta al masonistoj por almeti kaj ebenigi morteron, cementon, gipson kaj simile.

truto. Bongusta specio de salmo, malpli granda ol la ordinara specio, ofte kun ruĝa gras-naĝilo (Salmo trutta).

tubo. Longa kava cilindroforma diversmateriala ilo, servanta por plej diversaj uzoj.

tulipo. Grupo (Tulipa L. el liliacoj) de plurjaraj bulboherboj kun stara, folihava tigo portanta ordinare unu floron, kiu havas 6 grandajn brilkolorajn petalojn formantajn vazforman korolon, 6 stamenojn kaj unu pistilon kun sesila stigmo; multaj specioj kaj varioj estas valoraj ornamaj ĝardenplantoj.

turo. 1 Konstruaĵo, kies alteco estas granda rilate al la du aliaj dimensioj. 2 Tia konstruaĵo, ronda aŭ kvadrata, kiel parto de fortikaĵo aŭ remparo. 3 Alta platformo, por la plonĝoj sportaj. 4 Unu el la ŝakfiguroj, en formo de turo.