krokodilo                                 verda krokodilo
Marina en nia tendo kun teo sur glaciurso dum Rock Otočec 2009

Haltejo Woodstock – 28-a de julio ĝis 6-a de aŭgusto 2017

Memzorga renkontiĝo de kelkaj Esperantistoj
kadre de la senkosta rokmuzikfestivalo
„Przystanek Woodstock“ (= Haltejo Woodstock) en Kostrzyn, Pollando, kun 500.000 partoprenantoj.

Kostrzyn (germane: Küstrin) situas 6 km de la german-pola limo, 37 km norde de Frankfurt (Oder) kaj 110 km sude de Szczechin. Estas trajne facile atingebla, ekzemple ĉiuhore per rekta trajno de Berlin-Lichtenberg (95 km). La polaj fervojoj veturigas specialajn trajnojn kaj ofertas rabaton.

Unuaj konfirmitaj muzikgrupoj por 2017 
Bildoj (ne de ni) pri la festivala etoso en 2016 (klaku al Pokaz miniatury) 

Kial ni komencas tiom frue? Oficiale „Przystanek Woodstock“ ja estas nur dum 3 tagoj.

La granda festivalo ĉirkaŭ ni iom post iom komenciĝas, la unuaj oficialaj koncertoj okazas jam je merkredo, la 2-a de aŭgusto, en unu scenejo. La grandaj koncertoj sur ĉiuj 5 scenejoj estas dum la tri lastaj tagoj, de ĵaŭdo, la 3-a ĝis sabato 5-a de aŭgusto 2017 malfrunokte. Laŭ Esperantuja maniero estus: alvojaĝtago mardo, la 1-a de aŭgusto, programo de merkredo la 2-a de aŭgusto ĝis la nokto al dimanĉo, forvojaĝtago dimanĉo, la 6-a de aŭgusto. Ni aldonis kelkajn tagojn en la komenco. Jam tiam estas kelkmil neesperantistoj.

La manĝaĵvendejĉeno „Lidl“ malfermas dumtempan vendejon sur la festivalotereno jam je lundo tagmeze (do estas jam sufiĉe da klientoj). La plimulto de aliaj utilaĵoj, ekz. vendado de malvarma biero, necesejaj budoj kaj uzeblo de (pagendaj) varmaj duŝoj ekfunkcias je lundo aŭ mardo. Kelkaj homoj ektendumas jam pli ol monaton antaŭe, kaj laŭ tradicio la urbestro invitas la unuajn al matenmanĝo.

Ni unue estos ĉefe inter ni kaj poste pli kaj pli partoprenos la festivalon. Ĉar ni volas tendumi kune en bona loko, necesas alveni jam la antaŭan semajnfinon. Poste eblus tendumi nur dise, aŭ ie ege for en la arbaro, aŭ (kontraŭ eta kotizo) iom for en apudaj, privataj herbejoj. Se vi alvenos ne kun ni, sed nur poste, sciu: La lokoj apud nia, tre centra tendejo rapide pleniĝos post mardo - merkredo kaj ne eblos „defendi“ tendolokon poste. Homoj simple venas kaj tendumas en la lasta libera spaco meze de nia tendaro kun la argumento „Estas Woodstock“. Kaj ni ne estas batalemaj.


Kelkaj de sube menciitaj ligiloj temas ankoraŭ pri Haltejo Woodstock 2016. Ni daŭre aktualigas ilin. Aliajn ni intence lasas, ĉar la enhavo utilas. Adiciu 13 tagojn al la tie menciitaj tagoj en julio 2016 aŭ atendu ĝis la enhavo aktualiĝos.

Kio estas Haltejo Woodstock?Przystanek Woodstock 2015 - tendoj, en la fono la granda scenejo

  • renkontiĝo en renkontiĝo
  • senkosta, memzorga
  • nekrokodila insulo en multe pli granda festivalo
  • ni lasas la grandan festivalon kreski ĉirkaŭ ni
  • pli varma ol en la JES 
  • internacia grupo
  • mojosaj partoprenantoj (ni!)
  • sen streĉa, deviga programo
  • libervolaj ebloj: ripozi, babili, festi aŭ arte aktivi
  • laŭplaĉe ajnfreneze vestiĝi – neniu miras
  • dancado, petolado, diboĉado ktp.
  • manĝtempoj laŭdezire, granda elekto
  • veganaj manĝaĵoj apude ĉe Hare KriŝnaPrzystanek Woodstock 2015, granda scenejo nokte
  • facile atingebla per publika transporto
  • ...
  • En la granda festivalo Przystanek Woodstock:
  • belaj koncertoj de polaj kaj internaciaj grupoj
  • eblo sovaĝe danci, laŭplaĉe ankaŭ en akvo
  • tre mojosaj, amuzaj, malfermitaj partoprenantoj
  • korpopentrado
  • ĵetado de farbopulvoro
  • multaj aliaj aktivecoj, ofte de la partoprenantoj
  • proksimume 500.000 festemaj homoj
  • tre granda kaj tamen ĉarma, paca festivalo
  • bonega etoso
  • ...
homoj dancas en la akvo, Przystanek Woodstock 2014

Akvodancejo kaj duŝego

Apud la granda scenejo estas alta tubo kun duŝo en akvoflakego kun sabla grundo. Se vi volas amuziĝi tie, pripensu porti naĝokulvitrojn kontraŭ la sabl) kaj ŝuojn kontraŭ pikaj ladskatoloj. Gumbotoj funkcias, sed restos ene sekaj nur ĝis vi falas aŭ estas faligata, do maksimume dum du minutoj :-) .


Przystanek Woodstock 2015, duŝego antaŭ la granda scenejo

Kio okazas en Przystanek Woodstock?

1) Muzikgrupoj ludas sur la kvin oficialaj scenejoj.
Alklaku [pola nomo de la loko]:

Granda (ĉefa) scenejo [Duża Scena]  apud la akvobaseno

Spektoradego (ambaŭ vidu dekstre)

Dua scenejo aŭ Malgranda scenejo [Mała Scena] 
Przystanek Woodstock 2015, homo en alkokostumo
Noktak koncertoj en la Arta Scenejo [Nocne ASP / koncertu i wydarzenia ASP] 

jam ekde merkredo: Viva Kultura scenejo (nomata Kriŝna), [Viva Kultura] 

LECH-zono [Strefa Lecha]  apud la granda LECH-biervendejo

Kaj verŝajne denove aldona, dumtaga scenejo de la telefonkompanio Play.

Kaj la neoficiala, tre malgranda scenejo Wiewiórstock .

Ekzistas aktiva mapo de Przystanek Woodstock  en la angla. Klaku ekzemple al „Scenes“, la dua punkto dekstre, kaj vi vidas kie estas kiuj scenejoj. La sama aktiva mapo, en la pola 

2) Ĉio alia

ASP, Akademio de Belaj Artoj [Akademia Sztuk Przepięknych]  diskutoj (en la pola), multaj neŝtataj organizoj  kaj projektoj .

Przystanek Woodstock 2015, sapglitejo Pasintjare la telefonkompanio Play havis sapglitejon.

Kriŝna-vilaĝo Nu, ĝi ja estas religia movado, sed vi ne devas timi ke ili volas konvinki vin al ilia kredo. Ankaŭ ne estas vera vilaĝo. La Hare-Kriŝna-anoj  tradicie partoprenas ekde la 2-a Przystanek Woodstock kaj okazigas sian propran feston, al kiu ĉiuj estas invitataj. Eblas lasi pentri sur si, danci kun ili kaj preni bonan veganan manĝon. Sur ilia scenejo okazas ekzemple jogo-ekzercoj, artistaj programeroj kaj ekde posttagmeze koncertoj. Jen ilia fb-paĝo  (en la pola).

Kelkfoje estas bunta Holi-pulvoro (filmo) 

Vendeja strato: Tie vendiĝas inter alie belaj T-ĉemizoj kaj festivalaj ŝtofbendoj. Aĉetu tre frue – estas ofte vicoj, vespere estas fermita kaj poste la plej belaj aferoj estas finvenditaj.

Kaj kaj kaj...

3) Spontaneaj okazaĵoj ĉie...

Kiu fondis kaj organizas la grandan festivalon „Przystanek Woodstock“?

Jerzy Owsiak  kun aliaj fondis en 1993 la helporganizon „Granda Orkestro de Kristnaska Helpo [Wielka Orkiestra Świątecznej Pomocy (WOŚP)“. Dum kristnasko ĝis precipe dum januaro 120.000 helpantoj kolektas pli ol 10 milionoj da Eŭroj, ĉiun fojon por specifa grupo de malsanuloj.

Laŭ ideo de Jerzy Owsiak  tiu organizo ekde 1994 okazigas „Przystanek Woodstock“. Precipe kiel danko al la monkolektintoj kaj -donacintoj, sed ĝi estas malfermita por ĉiuj kiuj ŝatas pacon, justecon kaj helpemon. La festivalo malsubtenas drogojn kaj la plej forta vendata alkoholo estas biero. Oni financas la festivalon ne de la donacoj, sed dank' al grandaj bier- kaj aliaj sponsoroj. La artistoj ludas por simbola kotizo kaj dum la festivalo laboras multaj volontuloj , tial ĝo povas esti senkosta. Ludas konataj kaj nekonataj polaj kaj internaciaj grupoj kiel ekzemple The Prodigy (2011) , Manu Chao (2014) Die Toten Hosen (2002 kaj 2005) .

Tiuj muzikgrupoj ludis dum la pasintaj jaroj .

Krom koncertoj estas multaj artistoj, kabaredistoj, diskutrondoj ktp. blabla. Okazis paroladoj de konataj politikistoj kiel Lech Wałęnsa  kaj Joachim Gauck .

Blazono de Kostrzyn

Alveturi: Al kiu Kostrzyn?

Nia (la ĝusta) Kostrzyn situas inter Frankfurt (Oder) kaj Szczecin, apud la rivero Oder/Odra, laŭ kies mezo iras la landlimo. Ĉe la germana fervojo nomiĝas „Küstrin(PL)“ aŭ „Kostrzyn“, ĉe la pola fervojo „Kostrzyn“, ĝi proponas eĉ „Kostrzyn | Przystanek Woodstock“. La malĝusta estas „Kostrzyn Wielkopolski“ („Kostrzyn Wlkp“) kiu situas iom oriente de Poznan – NE veturu tien.

Kiel alveturi de Pollando?

Estas specialaj muziktrajnoj al la festivalo . Klarigoj kaj prezoj sube en la paĝo en PDF-dosieroj, en la pola. Biletoj vendiĝas en speciala paĝo  kaj ĉe la Pola Regiontrajna Kompanio . Krom tiuj specialaj trajnoj eblas veturi per kutimaj trajnoj de la du ŝtataj fervojkompanioj: la regiona Przewozy Regionalne  kaj la longdistanca PKP Intercity  (kvarlingva). Trovu bonan konekton inter tiuj tri ebloj. Aĉetu vian polan bileton en Pollando, ĉe unu el la polaj fervojoj, persone aŭ per interreto. Internacia bileto ja validas en ĉiuj kutimaj trajnoj de ambaŭ polaj fervojoj (sed ofte nur kun deviga rezervado), kaj vi ne devas dufoje pagi la kostajn komencajn kilometrojn.

Kiel alveturi de la germana flanko?

Praktike preskaŭ ĉiuj vojoj estas tra Berlin.
Plej malmultekosta al Berlin estas busoj, troveblaj ĉe http://busliniensuche.de (lingvo ŝanĝebla) . Trajne eblas aŭ aĉeti ege frue, ekde 92 tagoj antaŭe, aŭ ŝpari uzante nur lokajn trajnojn, por ideala prezo vi estu 5 aŭ multoble 5. Uzu lunde ĝis vendrede ekde la 9-a horo „Quer-durchs-Land-Ticket “ aŭ, sabate aŭ dimanĉe ekde la 0-a horo, „Schönes-Wochenende-Ticket “. Se vi interesiĝas pri detaloj, uzu la tradukilon de Guglo kontaktu Andi.

Se vi volas aĉeti germanan nacian trajnbileton, komparu la prezojn al Berlin, al „Küstrin Kiez“ (ankoraŭ en Germanio) kaj al „Küstrin(PL)“ = Kostrzyn. La restantajn 5 km eblas aĉeti ekz. en aŭtomato en la trajno  por 1,90 €. Unue demandu la konduktoron, ofte via bileto validas eĉ ĝis Kostrzyn, aŭ estas duonoficiale akceptata. La germana konduktoro kiu decidas tion veturas ĝis la finhaltejo Kostrzyn.

De Berlin al Kostrzyn

Ĉiuhore (5:37 ĝis 23:37) estas rektaj trajnoj de Berlin-Lichtenberg al Kostrzyn (PDF: RB 26) . Plenpreze de Berlin al Kostrzyn kostas 11,80 € kaj de Küstrin Kiez (lasta stacidomo en Germanio, eksa parto de Kostrzyn) al Kostrzyn 1,90 €. BahnCard 25 kaj BahnCard 50 donas ambaŭ 25 % da rabato. Se vi ankoraŭ ne havas bileton kaj ekveturas sole de Berlin, alparolu festivalemulojn sur la kajo, ĉar eble ili havas liberan lokon en sia „Brandenburg-Berlin-Ticket“  – ĝi validas por 5 personoj. Se ne: ekde 2 ĝis 3 homoj indas aĉeti komunan „Brandenburg-Berlin-Ticket“  . Ĝi ĉiam estas por 5 personoj kaj kostas jene: Valida por ekveturi lunde ĝis vendrede post la 9-a horo, sabate kaj dimanĉe post la 0-a horo 29 €, valida por ekveturi vespere post la 18-a horo 22 €. Eblas aĉeti ĝin en aŭtomato en la trajno.

Piede de la stacidomo Kostrzyn al la festivalo

Piedira vojo de la stacidomo al ni . Estas 5 km, sed kun pakaĵ kalkulu pli ol unu horon. Ekde eble merkredo ankaŭ estas busoj al la sudokcidenta rando de la festivalejo. Aŭ prenu taksion.

Ĉu eblas veni per aŭto?

„Principe jes, sed ...“ :-)  nur al parto de la ĉefa tereno (do senkoste), klaku kaj rigardu la mapon iom sube en la paĝo , kaj verŝajne post la 8-a de julio tute ne plu. Poste nur kontraŭ kotizo en apudaj privataj herbejoj de lokaj agrikulturistoj. Ni ĉiukaze malrekomendas.

Kiel trovi nin? Ĉu estas mapo?

Vi povos altelefoni nin aŭ sendi mesaĝeton (vidu sube).

Por orientiĝi sur la festivala tereno rigardu la aktivan mapon de Przystanek Woodstock kun klarigoj kaj indikitaj lokoj de ĉio , en la angla. La sama mapo kun klarigoj en al pola. Atendu iom, poste klaku al la plej supra de la dekstraj ok punktoj: [en] „Teren Festiwalu“, [pl] „Teren Festiwalu“. Trovu en la mezo la „Pkt. medyczyny „Kryszna““. Ni eble tendumos iom nordoriente de la „a“ de ĝi. Alia eblo estas en la arbaro apud la ĉefa scenejo, duonmalantaŭ la akvoflakego. En la mapo maldekstre de la „Shower tap“. Ni ne certas, sed devos elekti surloke. Nova en 2016: la ruĝa linio estas bariloj, ĉe la STOP-signoj kontroloj. Maldankon, PIS-partio.

En la mapo estas multe da informoj, simple klaku al la punktoj dekstre. Por traduki tesktojn gluu ilin unuope en la tradukilon de Guglo . Prefere komprenu la anglan, ĉar al Esperanto ĝi tradukas tra angla. En ambaŭ kazoj la rezulto varias, de amuza ĝis nekomprenebla.

Ni klopodos post nia alveno meti la ekzaktan pozicion de nia tendaro ĉi tien __________ . Aŭ almenaŭ povos sendi al vi per mesaĝeto (SMS). Ni havos videblan Esperanto-flagon, sed la tereno estas granda.

Loko de la festivalejo   en la ĝenerala Guglo-mapo.

Blazono de Kostrzyn

Kostrzyn, la urbo de nia Haltejo Woodstock

Ni ekskursos al Kostrzyn antaŭ la koncertoj. Ligiloj al informoj pri la urbo Kostrzyn:
Tre konciza superrigardo  (germane)
Historiaj bildoj de Küstrin/Kostrzyn, precipe de la tramo kaj la eks-urbocentro 
Pliaj ligoj en la germana forumo 

Mapo de Kostrzyn (bezonas Flash) 

Kiom kostas?

La festivalo mem estas senkosta. Manĝaĵoj kaj nealkoholaj trinkaĵoj en la surloka Lidl-vendejo kostas same kiel en la urbo. 0,5 l da malvarma biero kostas 1 €, vegana manĝaĵo ĉe Hare Kriŝna  2 €, vianda proks. 4 €, varme duŝi 1,90 €. Proksimume rekalkulitaj de polaj zlotoj.
monaŭtomato klopodas riĉigi sian posedanton

Monŝanĝi kaj pagi

Oni akceptas nur polajn zlotojn (aspekto) . 1 € egalvaloras al proksimume 4,3x polaj zlotoj (klaku por aktuala kurzo) . Vi bezonas (ankaŭ) kontantan polan monon. Multloke, sed ne ĉie (!) eblas pagi per kreditkarto. Uzu la karton nur se estas por vi sen aldona kotizo. Plej favorkurze ŝanĝu monon en Pollando. Monŝanĝejoj nomiĝas „Kantor“ kaj estas en la urbo. Tie kaj apud la stacidomo eblas ŝanĝi monon nur ĝis la 22-a horo. 24-hora monŝanĝejo inter la urbo kaj la festivalejo . Poste, plej malfrue ekde ĵaŭdo, funkcias monaŭtomatoj en la festivalejo, sed ofte kun longaj vicoj. Alia eblo estas pagi en Lidl per Eŭroj, vi ricevas ŝanĝmonon en zlotoj.

Atentu ĉe monaŭtomatoj (klaku dekstre): Ĉiam neu ion kiel „Fiksa kurzo de 3,785 Zł/€, sen kotizo“„Nur 26,32 €/100 Zł“, ĉar preskaŭ ĉiam estas malbona kurzo. Elektu „Via hejma banko ŝanĝos je nekonata kurzo“. Se via banko donus tiom malbonan kurzon, estus tempo ŝanĝi la bankon. Klaku por aktuala kurzo 
Simile se vi volas pagi per kreditkarto: Diru ke vi volas pagi en polaj zlotoj [zŭoti] por havi la bonan kurzon de via hejma banko La diferenco estas facile 10 ĝis 15 procentoj.

Lavejoj kaj duŝoj

Kelkloke, ankaŭ apud niaj tendoj, estas senkostaj malvarmaj lavejoj kaj duŝoj. Ekzistas varmaj duŝejoj kie eblas laŭ surskribo „pagite duŝi“ :-) kontraŭ 8 polaj zlotoj = 1,90 €. Prefere ne deziru tion antaŭtagmeze, ĉar tiam estas longaj vicoj. Nokte dum aŭ post la lasta koncerto estas la plej taŭga tempo – eblas aŭdi la muzikon. La tempo de varma duŝado ne estas limigita.


oficiala paklisto de Przystanek Woodstock en Esperanto

Kion kunporti al Haltejo Woodstock

dekstre: oficiala paklisto de la festivalo

Ne kunportu tro, tiuj listoj nur helpu vin ne forgesi ion gravan. Multajn aferojn prefere aĉetu surloke. En Lidl vendiĝas kron manĝaĵoj kaj trinkaĵoj ekz. sapo, matracoj, dormsakoj, dentobrosoj, kondomoj ktp., sed jam pri orelŝtopiloj mi dubas. Por vestaĵoj kaj ne-vestaĵoj validas: Nur kunportu aĵojn, kiu rajtas ĝi malpuriĝi, difektiĝas aŭ eĉ iel malaperi. Tiaj listoj neniam estas kompletaj kaj enhavas konsilojn kio povus esti utila kaj estas facile forgesata. Aliflanke konsideru ke vi ne povas kunporti ĉion.

  • tendo, dormsako, matraco
  • legitimilo
  • medikamentoj, se vi bezonas
  • sunŝmiraĵo
  • orelŝtopiloj
  • dentobroson
  • sapo, harlavaĵo
  • amikino/amiko
  • kondomoj
  • akvotubeto por pli bone uzi la lavujojn
  • metalaj manĝiloj por uzi anstataŭ la plastaj
  • bierskatolkovrilo kontraŭ pluvo kaj sablo :P
  • minimume 2 sekigtukoj
  • ĉapelo
  • maldikaj vestaĵoj
  • varmaj vestaĵoj
  • (gum)botoj + ŝtrumpoj
  • pluvjako
  • (kol)tuko por protekti vin kontraŭ fluganta sablo
  • akvorezistaj ŝuoj
  • poŝtelefono - eble ne tre kosta + sufiĉe da elektro/baterioj por ĝi
  • poŝlampo + elektro por ĝi
  • naĝokulvitroj
  • necesejpapero (eblas aĉeti surloke)
  • ujo por ĉiam havi viajn valoraĵojn kun vi. Prefere akvorezista.
  • bona humoro

Kiajn vestaĵojn kunporti?

Estas bonfreneza etoso. Neniu miras se vi portas ajnajn buntajn, ekzotikajn, bonfrenezajn vestaĵojn. Ne prenu ion luksan, ĉio rajtu malpuriĝi, difektiĝi kaj malaperi. La vetero ne antaŭvideblas. Enkalkulu pluvon, venton kaj diversajn temperaturojn. En 2015 estis nokte 10° C, sed kutime estas varma, dumtage povas esti 35° C. Se vi volas poste uzi ilin, evitu blankajn kaj tre helajn kotonajn vestaĵojn, ĉar ne nur post dancado en la akvo povas resti neforlavebla bruneta koloro. El ĉiuj aliaj vestaĵoj eblas ellavi ĉion, almenaŭ tiom ke nenio plu videblas :D . Vi povas hejme kolekti malnovajn, alikaze forĵetendajn vestaĵojn por lasta uzo kaj forĵeti ilin surloke. Tiam vi ŝparas rekunporti ilin. Ŝirita estas unu el la senlime multaj festivalaj stiloj.

Przystanek Woodstock 2014, kuŝante en la akvo kun gumbotoj Ŝuoj 1: Eblas iri nudpiede (por veraj spertuloj). Kutime estas malmulte da vitro, ĉar estas malpermesata kunporti. Sed platigitaj aluminiaj bierskatoloj facile formas tre pikajn ladangulojn. Tial mi rekomendas ĉiam porti ŝuojn. Se vi volas danci en la akvo, ili estu akvorezistaj.

Ŝuoj 2: Se pluvas kaj malvarmas, multaj preferas havi gumajn (aŭ aliajn akvorezistajn) botojn. Se pluvas kaj malvarmas, estas tre utilaj, ankaŭ por amuziĝi (### bildo ###). Statistike vi dum pluraj jaroj bedaŭras la troan pezon, kaj foje ĝojas, ĉar ili savas vin :-) . Profesiuloj havi ŝuojn je kiuj ne gravas, se dum dancadi iu tretas sur ili.

Mi (Andi) kutime preferas ŝtofajn gimnastikajn ŝuojn kun alta rando, kiu ĉirkaŭiras la piedartikon, t.n. „Chucks“, sed ĉiam kunportas gumbotojn por la kazo de bezono.

Enpaku ĉiujn pakaĵojn akvoreziste, imagu se vi devas iri en pluvego dum unu horo. Mi kutime nur kunportas dikajn plastajn sakojn por enpaki ĉion en kazo de bezono.
Valoraĵojn kiel legitimilon, monon kaj pagokartojn portu ĉiam ĉe vi, akvoreziste enpakitaj.


Enrico manĝas Hamburgeron en Rock Otočec 2007

Kion manĝi?

La unuajn tagojn ni aĉetos en la urbo (6 km), ekde lundo sur la festivalejo ĉe la manĝaĵvendejo Lidl. Poste en la festivalejo estas multaj budoj kiuj vendas manĝaĵojn. Hare Kriŝna vendas veganajn manĝaĵojn. En la aktiva mapo de Przystanek Woodstock  klako al „Na zakupy“, la punkto dekstre plej sube, montras kie estas la rapidmanĝejoj kaj biervendejoj.


Reguloj

Preskaŭ ĉio estas permesata. Jen la Oficialaj reguloj de la festivalejo, en la angla (PDF) 
Oficialaj reguloj da amasaj okazaĵoj, en la angla (PDF) 
Fonto: hejmpaĝo de Przystanek Woodstock .
Precipe
  • NE faru malfermitan fajron
  • NE kunportu vitron. Metu ĉion en plastajn botelojn
  • NE kunportu (hejm)bestojn. Ankaŭ evitu kunporti homajn krokodilojn ;-)
  • NE kunportu drogojn
  • Vinon kaj brandon vi ne rajtas kunporti, sed estas en praktiko tolerataj.
    Ili ne vendiĝas, dum Przystanek Woodstock ankaŭ ne en la urbo.
    Ne estas pakaĵkontroloj. SE vi konportas, NE en vitraj boteloj!
  • Laŭ la reguloj (jam antaŭe) vi ne rajtas trinki bieron antaŭ la scenejoj.
    Ĝis nun neniu interesiĝis pri tio, nur ke vi kondutu bone, kaj tio funkciis.
    Ĉijare (eble pro la PIS-partio) la festivalo estas devigata dungi pli da personoj kiuj zorgu pri sekureco. Ni vidu.

Sekureco kaj pacpatrolantoj

Przystanek Woodstock estas tre sekura festivalo. Vi eble miras ke oni ne uzas metalajn barilojn antaŭ la scenejoj – la solvo estas tre simpla: La scenejo estas 5 m alta, tial tuj antaŭe ĉiam restas libera spaco por eskapi kaj ne necesas gardistoj por malhelpi ke iu grimpas. – Se vi bezonas helpon, alparolu unu el la pacpatrolantoj. Tio estas volontuloj kun ruĝa t-ĉemizo kun surskribo „Pokojowy Patrol – Peace Patrol“.

Ĉijare la politikistoj de la reganta PIS-partio devigis la organizantojn pro laŭdira „granda risko“ dungi (kaj pagi!) pliajn 2000 gardistojn. Eventuale tial estos la lasta Przystanek Woodstock (dum ili regas). La novaj gardistoj havos bluajn unuformojn. Ĉu la PIS-partio volas ankaŭ provoki la partoprenantojn por poste povi diri „Vidu kiom granda risko estis“, ni vidu. Laŭdire estos eĉ iaj bariloj kaj enirkontroloj, ĝis nun tute nekonata fenomeno. Sciu ke pri tiaĵoj ne kulpas la organizantoj!

Ekzistas eĉ eta malsanulejo en tendo sur la tereno.

Novaĵoj, informoj kaj reguloj pri sekureco kaj sano, en la angla 

Kiel aliĝi?

Al Haltejo Woodstock, kiel senkosta memzorga renkontiĝo, vi devas nek aliĝi nek antaŭpagi. Tamen prefere informu nin kiam vi intencas veni, tiam ni rezervos lokon por via tendo.

Przystanek Woodstock 2015, Andi, pentrita vizaĝo

Kiel kontakti nin?

Eblas kontakti Andi, la „apenaŭ-organizanton“ :-) (estas ja memzorga renkontiĝo) ĝis la 6-a de julio per retpoŝto, poste plej sekure per
mesaĝeto (SMS) al al +49-1577-4273240.
Retpoŝto de Andi: andim@gmx.li
En Fejsbuko vi trovas min je la nomo Andi Mela Krokodilo. Por amikiĝi nepre skribu kiam kaj kie ni persone renkontiĝis, kaj montru rekoneblan bildon de vi. Aliajn amikecpetojn mi ne akceptas.

Alveninte ni havos polan poŝtelefonnumeron: +48 579339156 .

reklambildo pri la IJK 2016 en Wrocław

Kion fari poste?

Kompreneble ni ĉiuj vizitos la IJK en Wrocław! , 16-a ĝis 23-a de julio 2016. Konsideru ke vi devas decidi ĉu maltrafi la internacian vesperon de la IJK aŭ la lastan koncertotagon de Haltejo Woodstock. Se vi aĉetas vian bileton al la IJK malfrue, povas esti malfacila ricevi, kaj se vi jam havas, ne certas ĉu eblas facile ŝanĝi. Mi (Andi) veturos dimanĉe tre frue, tuj post la lasta koncerto, laŭ nenormala vojo tra Berlin, por ŝanĝi pakaĵojn tie. Tio kostas 25 ĝis 35 €, uzante la solan rektan trajnon Berlin - Wrocław. Tiu (iom ekzotika) vojo estas iom kosta, sed ne limigita per plenpleneco, deviga sidlokrezervado (kaj ebla elĉerpiĝo) de trajnoj tra Pollando.

Kiel veturi al la IJK tra Pollando?

En la ĝenerala informpaĝo de la pola fervojo  eblas elekti alian lingvon. La traduko al la germana estas aparte dolĉa: „Station einführen“ :-) .
Ĉiuj havas devigan rezervadon [R], do decidu frue! Rezervita sidloko taŭgas, ĉar la trajnoj estos certe plenplenaj. Post Przystanek Woodstock oni kontrolas la biletojn jam survoje al la kajoj de kiuj veturas trajnoj al Polando. Verŝajne ĉar la trajnoj tiom plenplenas ke praktike ne eblas kontroli biletojn.

Specialaj muziktrajnoj je dimanĉo

En paĝo 12 de la ligita PDF-dokumento  videblas ke veturas ekde la nokto de sabato al dimanĉo multaj specialaj muziktrajnoj “musicREGIO“ de Kostrzyn al Wrocław, la urbo de la IJK 2016. Tiam vi maltrafas la interkonan vesperon. Se vi preferas partopreni ĝin, prenu unu el la normalaj trajnoj (tuj sube) jam je sabato, la 16-a de julio . Jen la prezoj de la specialaj trajnoj , en la pola. Biletoj vendiĝas en speciala paĝo  kaj ĉe la Pola Regiontrajna Kompanio .

Rektaj normalaj trajnoj je sabato kaj dimanĉo

Je sabato kaj dimanĉo estas du rektaj normalaj trajnoj:
TLK83256 ekas en Kostrzyn je 01:57 kaj alvenas en Wrocław Główny je 05:40.
Ĝi jam venas de Świnoujście, kie ĝi ekas je 22:41 h. Vekiĝu ĝustatempe, ĉar ĝi veturas plu ĝis Krakow.

TLK86154 ekas en Kostrzyn je 13:25 kaj alvenas en Wrocław Główny je je 17:37. Ĝi jam venas de Świnoujście, kie ĝi ekas je 10:24 h. Ĝia lasta haltejo estas Wrocław Główny.
Biletoj por ambaŭ vendiĝas ĉe PKP Intercity . Kostas ekde 39,20 polaj zlotoj, proks. 9 €. Tio estas la prezo kun 30 %-a rabato pro frua mendo.

Ligiloj

Oficiala hejmpaĝo de la festivalo en la pola [pl] aŭ angla [en] 
Novaĵoj (oficiala hejmpaĝo) [pl]
Novaĵoj (oficiala hejmpaĝo) [en] 
Oficiala facebook-paĝo [pl] 

Paĝo de germanaj ŝatantoj [de] 
Forumo de germanaj ŝatantoj paĝo[de] 
Facebook-grupo de germanaj ŝatantoj [de] 

Raporto pri Woodstock 2015 en la gazeto Der Tagesspiegel [de] 

Eble en 2016 la lasta fojo [de] 


Videoj de la muzikgrupoj kiuj ludis 2015 
Ĉiuj muzikgrupoj kiuj ludis dum ĉiuj pasintaj festivaloj 


pasinta aktualigo: 12-a de aprilo 2017