krokodilo                                 verda krokodilo

Renkontiĝoj kun hejmo ĉi tie

(sube: rekomenditaj renkontiĝoj)

La BARO en Hameln apud Hannover (Germanio), okazas en printempo dum la festotago Ĉieliro. Ni estas inter 25 kaj 35 homoj el 2 ĝis 3 landoj. Multaj venas kun siaj infanoj/junuloj. Ni babilas, ludas, festas, eluzas la eblojn de la granda herbejo kaj la arbaro kaj faras lignan fajron, se la vetero taŭgas. Detaloj

La renkontiĝo KoKoLoRES estas speciale interesa por ludemuloj kaj okazas ĉiam komence de oktobro en Schwerte, apud Dortmund en la Ruhr-regiono (Germanio). Ni loĝas kaj mem kuiras en la naturamika domo Schwerte kaj ludas, babilas kaj klaĉas. Dum unu tago estas ekskurso por ekkoni ion interesan en la regiono „Ruhrgebiet“. Ĝin vizitas kutime 25 homoj el 3 ĝis 5 landoj. Detaloj


Przystanek Woodstock 2015, duŝego antaŭ la granda scenejo

Dum PollandRok ni kune partoprenas la senkostan muzikfestivalon „Pol'and'Rock“ (nomo ĝis 2017: Przystanek Woodstock) en Pollando, apud la germana limo, 95 km de Berlin. Estas renkontiĝo de 10 ĝis 20 Esperanto-parolantoj el multaj landoj. Ni festas inter 500.000 aliaj, sam-bonfrenezaj homoj. homoj dancas en la akvo, Przystanek Woodstock 2014 Ĝi okazas ĉiujare fine de julio en Kostrzyn, Pollando. La ejo situas 5 km de la german-pola limo, 37 km norde de Frankfurt (Oder), 95 km de Berlin, 190 km de Poznan. Rekta trajno de Berlin. La koncepto de eta Esperanto-renkontiĝo ene de multe pli granda renkontiĝo iom similas al Roskilde, nur ni ne devas labori :-) . Ĝi iom daŭrigas la longan tradicion de la MELA-oj en Hungario, almenaŭ pri memzorgado, tendumado kaj freneza dancado en akvo. Detaloj

rampoludo en la ŝlimo

La MELA (MEmzorga LAg-umado) okazis ĝis 2011 ĉiujare apud sovaĝa lago en Hungario. Ni serĉas novan sovaĝan lagon kie eblas esti nuda - se vi konas iun, skribu!



Aliaj renkontiĝoj (en Eŭropo) kiujn ni rekomendas

(supre: renkontiĝoj kun hejmo ĉi tie)

Ni listigas nur pageblajn renkontiĝojn por junuloj kaj homoj kongruaj kun junuloj, kiuj estas minimume iom bonfrenezaj. La menciitaj renkontiĝoj ne taŭgas se vi volas nur seriozumi. Ni mem kutimas viziti tiujn renkontiĝojn. Se foje nur estas ligo al jam pasinta renkontiĝo, serĉu pli aktualan ligon en la vojaĝkalendaro  de www.eventoj.hu. Sed foje ĉi tie jam pli frue aperas maloficialaj ligoj :-) . Ordigitaj sinsekve laŭ la tempo dum la jaro kiam ili pli-malpli okazas. Niaj priskriboj de renkontĝoj enhavas neneŭtralajn prijuĝojn – vizitu ilin kaj juĝu mem!

JES  dum novjaro. LA renkontiĝo kiun vi ne rajtas maltrafi! Kelkcent tre festemaj homoj el kelkdek landoj.
Venonta: 28.12.2018 - 4.1.2019 en Hirschluch, Storkow (Mark), Germanio, proksime de Berlin.
Raporto pri la JES 2011 

IJF  dum pasko en Italio. Bonega junulara renkontiĝo. Proksimume 100 homoj.

majo: BARO, vidu supre

Mirinda Lviv  komence de majo, en Lviv, Ukrainio, apud la pola limo. Antaŭe famkonata kiel Aroma Jalta. Lernrenkontiĝo, aĝe miksita, kun kursoj kaj ekskursoj :-) , kelkdek homoj. Ukrainio viziteblas por preskaŭ ĉiuj sen vizo. Sufiĉas pasporto kaj internacia malsanasekuro.

Roskilde-festivalo  en julio apud Kopenhago, Danio. Dektaga esperanta renkontiĝo (kelkdek homoj) ene de la muzikfestivalo (kelkdek mil homoj). Senkostaj partopreno kaj manĝoj kontraŭ kvar okhoraj laborskipoj. Ĝuu koncertojn kaj dancu  ankaŭ dum via laboro .
Ĝi okazas ĉiam la lastan semajnfinon en julio. Organizita de la Dana Esperantista-Junulara Organizo, ligo en vizaĝlibro 

SES  LA lernrenkontiĝo, de www.lernu.net. Fine de julio, ĝis nun ĉiam en Slovakio.
Multaj kursoj en ĉiuj niveloj, ekskursoj, koncertoj, vespera programo, nokta amuziĝo. Aĝe tre miksita, kelkcent homoj. Venonta planita 2018-07-14 - 2018-07-22 en Slovakio.

julio: PollandRok (ĝis 2017: Haltejo Woodstock) (vidu supre) fine de julio ĝis komence de aŭgusto en Kostrzyn, Pollando, apud la germana limo.

IJS  komence da aŭgusto en Hungario. Daŭre mia plej ŝatata renkontiĝo.
Tre mojosa, kun amuzaj ludoj  kaj konkursoj . Granda akvobatalo. Kutime iom pli ol 100 homoj.
Raporto pri la IJS 2012 . Paŭzas en 2018, ni jam antaŭĝojas la venontan IJS en 2019!

KEF (Kultura Esperanto-fesitvalo)  somere, ĉiun 2-an ĝis 5-an jaron en Skandinavio. Malpli da festado por ne maltrafi multe da da originala Esperanto-kulturo. Aĝe miksita, pli ol 100 homoj.

dum Miro en Duga Resa, Kroatio 2008

MIRO  somere en Kroatio. Bedaŭrinde ne okazas ĉiujare. En 2009 la plej festa renkontiĝo  post la JES kaj IJK!
Momente (2017) ne okazas.

FESTO  somere, en Francio aŭ apuda lando. Multaj koncertoj kaj amuziĝo. Pli ol cent homoj.
Ekde 2016 ne okazis, planita por 2020.

ABELO  Apud-Berlina Esperanta LudadO Nova renkontiĝo, fine de aŭgusto, por ludemuloj, neluksa, memzorga. Simila al KoKoLoRES.

IJK Internacia Junulara Kongreso, somere. Kutimas okazi ĉiun duan jaron en Eŭropo, kelkcent homoj. Certe bona etoso . Okazis 2017 en Togolando . 2018 en Hispanio , 2019 en Slovakio , planita 2020 en Nederlando .

ARKONES  Semajnfina renkontiĝo fine de septembro en Poznan, Pollando. Kun tre densa, interesa programo, kaj vespera diboĉado. Proks. 120 homoj, aĝe miksita.

oktobro: KoKoLoRES, vidu supre

Lingva festivalo  meze de oktobro en Ĉeboksary, Ĉuvaŝa Respubliko, Rusio. Nur parte Esperanto-renkontiĝo, sed belega kaj interesa festivalo kun prezento de multaj lingvoj, organizita de lokaj esperantistoj. Nun vi scias kial venas tiom da esperantistoj el Ĉeboksary. Kelkdek Esperantistoj, kelkcent interesuloj. Tre vizitinda, kuraĝu! Sed sciu ke estas pli por varbi lokulojn, tial vi aŭdas dum la festivalo precipe la rusan.

KKPS (eks-PSKK)  (Klaĉ-Kunveno Post-Somera/Post-Somera Klaĉ-Kunveno) komence de novembro en Nederlando aŭ Belgio. Proksimume 100 homoj, multaj infanoj.

La plej kompleta vojaĝkalendaro estas ĉe eventaservo.org/ .


Kelkaj Esperanto-Renkontiĝoj en Wikipedio .


pasinta kontrolo kaj aktualigo: 22-a de aprilo 2020