krokodilo                                 verda krokodilo

Saluton ĉe la Verda Krokodilo!

Ĉi tie vi ricevas plenajn informojn pri tri malgrandaj renkontiĝoj, kiuj estas organizataj de ni kaj niaj amikoj. La unua el ili estas MeLa, kiu okazas ĉiujare en julio – aŭgusto ĉe lago en Hungario, la dua – tute „juna” ludrenkontiĝo KoKoLoRES, kiu okazas fine de septembro – komence de oktobro en Herne, Germanio kaj la BARo – Berlina Arbara Renkontiĝo – jam pli ol 15 jarojn aĝa.

Grandan parton de la paĝaro okupas bildvortaro, kiu donas multajn kialojn por rideti. Ĝi helpas al novuloj pli rapide lerni bazajn vortojn kaj la spertuloj povas simple distriĝi.

De ĉi tie vi povas senkoste sendi esperanto-poŝtkartojn.

La Verda Krokodilo ofertas al vi ankaŭ aliajn distraĵojn kaj amuzaĵojn.

La kolekto de ligoj enhavas multajn utilajn kaj interesajn paĝarojn kaj de Esperanto-organizoj kaj de privatuloj. Eble vi eĉ trovos viajn konatulojn inter ili…

Volonte vizitu la Verdan Krokodilon de tempo al tempo, ĝi daŭre kreskas, aldoniĝas novaj interesaĵoj. Ni volonte akceptas vian helpon kaj amikecan kritikon – ja nur tiel ni povas plibonigi la paĝaron kaj kontentigi viajn atendojn pri ĝia enhavo.

Galina kaj Andi