Printempa BARO 2012:
16-a ĝis 20-a de majo 2012
(inkluzive ĉieliro, la 17-a de majo).
Nova domo, nova alventempo!
Aŭtuna BARO 2012:
6-a ĝis 9-a de septembro 2012.
Printempa BARO 2013:
planita por
8-a ĝis 12-a de majo 2013
(inkluzive ĉieliro, la 9-a de majo)
La BARO estas renkontiĝo en Bad Münder, meze inter Hameln kaj Hannover, Germanio. La ideo de la BARO estas havi plilongigatan semajnfinon en freŝa aero, kie oni povas senstreĉiĝi, promeni kaj komune kuiri, ludi dum la tago ekzemple badmintonon kaj la Indiaka-ludon (klarigo en la germana) sur la herbejo, kaj vespere kartludojn, tabulludojn, sagetludon, divenludojn ktp., aŭ simple ĝui la etoson babilante. Se estas dezirantoj, ni ankaŭ povas helpi vin ekzerci la lingvon kaj respondi lingvajn demandojn. Ankaŭ lingvokurso eblas laŭ interkonsento. Sed tiukaze necesas ke vi (!) kaptas homojn por ke ili helpu vin – ni ne havas striktan programon.
Ni loĝas en la Jugendheim Süntelbuche (bildo) , ĉarma, malnova trabfaka domo, freŝe renovigita en 2002. En ĝi estas 38 litoj en kvar 2-litaj, ses 4-litaj kaj unu 6-lita ĉambroj. Duŝoj kaj necesejoj estas en la koridoroj. Ni havas unu divideblan grandan kaj unu mezgrandan salonojn kaj bone ekipitan kuirejon. Se la vetero permesas, ni sidas, ludas kaj manĝas ekstere kaj vespere faras lignan fajron. Malantaŭe estas granda herbejo kun arboj, inter alie la naturprotektita speciala fago kiu donas la nomon al la domo. Inter la arboj fluas rivereto, kiu certe logos malgrandajn kaj grandajn infanojn por ludi kaj malsekiĝi en ĝi.
La renkontiĝo taŭgas por ĉiuj, sed precipe por:
- junuloj (oni povas ludi, kanti, diboĉi dum la tuta nokto sen ĝeni iun),
- familioj kun infanoj, ĉar la dormĉambroj kaj aliaj ĉambroj estas disaj, kaj familioj povas loĝi en apartaj dometoj, dise de la „malfruuloj“
- paroj, kie unu partnero ne parolas Esperanton – laŭ deziro ni okazigos kurson
- eksterlandanoj, kiuj ne timas krokodilojn, aŭ – prefere – kapablas malkrokidiligi la homojn ĉirkaŭ si. Ni havas kutime almenaŭ du „falsajn“ eksterlandanojn: tio estas negermanoj, kiuj jam delonge vivas en Germanio. Se ne venas „veraj“ eksterlandanoj ni tame ofte, pro neesperantaj partneroj, elektas la germanan kiel plej komuna lingvo, kvankam ni preskaŭ ĉiuj tre flue parolas Esperanton
- homoj de ajna aĝo, kiuj sentas sin junaj, estas ludemaj ktp.
Dum la pasintaj jaroj „hazarde“ pli kaj pli da familioj kun junaj infanoj venas al la BARO. La loko tre taŭgas por tio. Sed ankaŭ el la aliaj kategorioj venos partoprenantoj, do ne timu.
Ni unufoje tage kuiras komunan vegetaran vespermanĝon, ofte kun nevegetara aldono. De mateno ĝis tagmezo ni matenmanĝas kaj poste laŭ malsato revarmigas ion.
En la BARO vi ne venas kaj lasas vin servi, sed ĉiu transprenas taskon kiel helpi en la kuirejo, purigi ktp. Tial la kotizo povas resti pagebla kaj ni organizantoj devas nek tro multe organizi nek laboregi. Dankon al ĉiuj partoprenantoj, kiuj memstare helpas kaj tiamaniere tiom bone zorgas pri la etoso de la renkontiĝo.
La kotizo por plenkreskuloj kaj infanoj estos po dekok eŭroj por nokto, Beboj kaj dumtagaj vizitantoj laŭ interkonsento.
La kotizo inkluzivas komunajn manĝojn kaj dormlokon en lito. Kutimajn trinkaĵojn (suko, akvo, biero) ni komune
aĉetas kaj finkalkulas ilin laŭ listo. Ni havas kusenojn kaj litokovrilojn.
Kunportu viajn proprajn litotolaĵojn aŭ krompagu 5 eŭrojn por lui ilin.
Vi ankaŭ rajtas uzi propran dormsakon anstataŭ litotukoj, sed nur kun litotuko sube. Bv. kunporti ankaŭ sekigtukojn.
Antaŭpagi ne plu necesas, nur gravas ke venas sufiĉe da homoj. Aliĝu por esti certa ke vi havos liton.
Prefere retpoŝte, sed ankaŭ telefone eblas.
Feliĉe ni havas aron da regulaj partoprenantoj, kiuj promesas reveni la venontan fojon.
Nova alventempo: Ĉar estas alia grupo antaŭ ni en la domo ni
en majo verŝajne rajtos eniri la domon nur ekde la 17-a horo. En septembro 15-a horo.
Pli ekzakte ni scios nur kelkajn semajnojn antaŭe.
Geografiaj koordinatoj por via navigilo (GPS): +52.19, +9.4418 aŭ 52,19°N 9,4481°E aŭ Google mapoj .
Vojo al la BARO per aŭto ekzemple de la stacidomo al la ejo
Vojo al la BARO (se vi venas per trajno): Veturu al Bad Münder (Deisterbahnhof). De la stacidomo vi povas promeni dum proksimume 45 minutojn al la ejo laŭ jena vojo . Se vi altelefonas ni povas preni vin per aŭto.
Adreso de la ejo: Jugendheim Süntelbuche, Süntelstr. 47, 31848 Bad Münder, Germanio
Kontaktadreso: Andi Münchow, Oberstraße 15, 30167 Hannover, Germanio
Retpoŝto: andim@gmx.li.
Telefono:
Antaŭ kaj dum la BARO:
+49-(0)511-7000011 Andi, ĉeforganizanto, ekde tagmeze, plugvidata de drata reto, atendu iom.
+49-(0)1577-4273240 poŝtelefono de Andi, ekde tagmeze, reto: E-Plus Aldi.
+49-(0)178-2826483 poŝtelefono de Wolfgang kaj Ingrid, reto: E-Plus Aldi.
Nur dum la BARO:
+49-(0)5042-52155 telefonnumero de la ejo.
Ni tre dankas al ĉiuj kiuj antaŭe dum multaj jaroj organizis la BARO-n. Speciale al Conny kaj Stefan Burkert , kiuj dum 5 jaroj estis en Ĉinio (eble por ripozi de la tro streĉa organizado? :o) ). Vizitu ilian hejmpaĝon kun interesaj bildoj kaj rakontoj pri Ĉinio .
Bonvolu nepre rigardi la malnovan BARO-paĝon kun multaj belaj bildoj de la pasintaj jaroj:http://home.arcor.de/conny.burkert/baro/index.htm
Bonvenon!
Via organiza teamo: Wolfgang, Ingrid kaj Andi
Por via longtempa planado:
Moviĝantaj festotagoj en Germanio (germanlingve)
Eterna kalendaro (germanlingve)
Lernejaj someraj ferioj kaj festotagoj en Germanio (germanlingve)
Tiu ĉi paĝo: http://www.krokodilo.de/baro/baro.php, aŭ pli facile memorebla:
esperanto.de/baro
pasinta aktualigo: 24-a de decembro 2011
