MELA (MEmzorga LAg-umado)
La 19-a MELA okazos dufoje:
30-a de julio ĝis 3-a de aŭgusto 2010
(paŭzo dum la IJS ) kaj
9-a ĝis 16-a de aŭgusto 2010 (post la IJS)
eventuale la 13-an estos karavano al FESTO
- plejeble neorganizita kunestado
- senkosta, memzorga
- sovaĝa tendumejo 10m de la lagobordo.
- plej internacia, tipe 15 homoj el 10 landoj, plus gastoj
- pli varma ol en la JES
- sen streĉa, deviga programo
- programo: akvo-, sun- kaj ŝlimbani
- laŭplaĉe kun aŭ sen vestaĵoj
- babilado, naĝado, petolado, diboĉado ktp.
- manĝtempoj laŭdezire
- rekomendita de IS-ĉeforganizinto
„Nia“ lago situas apud la vilaĝo Délegyháza, 34 km sude de Budapest, Hungario. La vetero kutime tre varmas, eĉ kiam neatendite iom nubas kaj foje pluvetas. Ni sovaĝe, senkoste, mallukse tendumas inter la lagobordo kaj la reloj kaj ne havis malfacilaĵojn. Plej verŝajne ankoraŭ estos tiel, sed kompreneble neniu povas garantii ion. Ni kaj celas malluksan, liberan, junularan etoson. Se vi volas luksan, decan renkontiĝon kun oficiala programo, litoj ktp. nepre elektu alian aranĝon. Ĉe apudaj lagoj troviĝas bufedoj kaj apud la stacidomo vendejoj por nutraĵoj (jen la malfermhoroj) kaj „veraj“ necesejoj. Ni ofte vizitas simplan memservan restoracion (piede 40 minutoj).
La plej multaj homoj ĉeestos tuj antaŭ kaj post la IJS, kaj la semajnfinon 13-a ĝis 15-a de aŭgusto. En la „MELA-paŭzo“ nepre vizitu IJS en Pécs de la 3-a ĝis 9-a de aŭgusto 2010.
Laŭplaĉe ni veturos foje dumtage al Budapest. Ekzemple, ne nur por duŝi kaj lavi la harojn, ni povas viziti la famajn varmegajn banejojn. Ankaŭ facile eblas ekskursi de Budapest al ni. La lasta trajno reen al Budapest ekas je la 20.40 kaj la unua matene ja la 3.43. Ekskursantoj al ni kunportu sekigtukon kaj ĉion eble utilan, ekz. dormsakon. Eble vi ja volos resti – ofte restas libera dormloko en tendo.
Kion kunporti:
Kunportu tendon (aŭ rezervu lokon en la granda tendo), dormsakon, matracon, sekigtukojn, sunŝmiraĵon, dentobroson, sapon, hundon, ludojn, pilkon, amikinon/amikon, kondomojn kaj bonan veteron. Kaj vestaĵojn kiuj rajtas iom malpuriĝi. Ĉe ni tute nenecese, por Budapest devige – naĝvestaĵojn, eventuale banĉapon. En kelkaj jaroj vespere estas kuloj, se mankas vento. Kontraŭkula kaj sunŝmiraĵo vendiĝas ankaŭas surloke. En la poŝtoficejo en Délegyháza oni ne ŝanĝas kontantan eksterlandan monon. Aliloke bankaŭtomato akceptas kelkajn internacijan bankokartojn. Prefere kunportu almenaŭ kelkajn kontantajn hungarajn forintojn al la lago.
Komuna veturado de la IJS al la MELA:
Ĉijare ni komune veturos de la MELA al la IJS kaj de la IJS al la MELA. Ni ekos de la IJS je 11.23 kaj laŭplane alvenos je 15.16 kun stacidomŝanĝo en Budapest. Aliĝu ĉe Andi dum la IJS.
Trajne de Budapest al Délegyháza:
Ĉiuj trajnoj ekveturas de (Budapest) Kőbanya-Kispest, la finhaltejo de la blua metrolino. De tie veturu per loka trajno al Délegyháza (9-a haltejo). Pli centre estas Budapest-Ferencváros (8 haltejoj al Délegyháza). Se vi venas trajne de okcidento al Budapest, prefere jam eltrajniĝu en Budapest-Kelenföld. De tie ekveturas la buso 103. Veturu 10 haltejojn ĝis „Bp.-Ferencváros MÁV Allomas“. La 8-a haltejo estas tuj post (preskaŭ sur) la ponto. Retpaĝo de la Budapeŝta publika transporto: www.bkv.hu . De Budapest-Keleti uzu la metroon al Stadionok kaj de tie tramon 1 suden.
De la trajno vi ekvidos „nian“ lagon post proksimume 45 minutoj sur la dekstra flanko, 2 kilometrojn antaŭ la stacidomo Délegyháza. Tio estas tre konvena, ĉar stacidomaj nomŝildoj ofte estas apenaŭ videblaj. Tiam pretiĝu, la trajno nur mallonge haltas. En la sudorienta angulo de la lago vi povas rekoni nian lokon per Esperanto-flago, verŝajne jam de la trajno.
Horaro Budapest – Délegyháza kaj reen
Vidu en la PDF-informilo (860 kB)
Trajne de sude al Délegyháza:
La lago troviĝas apud la ĉefa trajnlinio Beograd-Subotica-Budapest. Prenu de Kunszentmiklós-Tass lokan trajnon al Délegyháza.
Se vi venas per alia trafikilo:
La MELA-ejo estas je la orienta flanko de la Danubo, 34 km sude de Budapest kaj 26 km norde de Kunszentmiklós. La vilaĝo (kaj aliaj lagoj) situas oriente kaj „nia“ lago nordokcidente de la stacidomo. Se vi venas per aŭto, nepre lasu ĝin ĉe la stacidomo kaj daŭrigu piede laŭ la ĉi-suba priskribo. Vi povos poste veturi aŭte al la lago, sed la unuan fojon estas multe pli facile trovi „nian“ lagon kaj la tendojn piede. Aŭte estas kromvojo de 5 km, pro manko de pasejo ĉe la stacidomo Délegyháza.
Piede de la stacidomo al la lago:
Plej simple altelefonu kaj petu ke ni renkontas vin ĉe la stacidomo. Aŭ sekvu la jenan vojpriskribon (vidu ankaŭ la mapon): Ĉe la stacidom-domo Délegyháza iru maldekstren laŭ la strato. Pluiru norden, direkto al Budapest, paralele al la reloj maldekstre de vi. Post 10 minutoj, ankoraŭ la reloj estas maldekstre de vi, estas vojeto al sola domo. Sekvu ĝin, transiru la relojn kaj pluiru norden. Post 50 m vi ekvidos la lagon maldekstre de vi. Daŭrigu ankoraŭ 50 m, tiam iru al la lago. Vi trovos niajn tendojn proksimume 150 m nordokcidente de la domo en mallarĝa herbeja strio inter la lago kaj la sabla vojo, kiu estas paralele al la reloj. Ni havas Esperanto-flagon.
Kiel aliĝi kaj kontakti nin?
Al la MELA, kiel memzorga renkontiĝo, vi devas nek pagi nek nepre aliĝi. Tamen volonte informu nin kiam vi intencas veni, tiam ni rezervos lokon por via tendo:
- Skribu vian nomon en liston dum la IJS
- Skribu retpoŝton al Andi: andim@gmx.li
- Telefonu al Andi (Germanio): +49–511–7000011
- Telefonu al Laca (Budapest): hejme +36–1–2283510, laboreje +36–1–3456051, poŝtelefono: +36–30–2097864
- skribe al: Andi Münchow, Oberstr. 15, D-30167 Hannover, Germanio.
- Ankaŭ dum la MELA funkcias:
- Andi: +36–30–2752068 (ekde julio, ankaŭ por SMS)
- Laca: +36–30–2097864 (ankaŭ por SMS)
De telefonbudoj aŭ fiksa reto en Hungario uzu 06–(tono)–…, internacie kaj per poŝtelefono +36–….
Se vi bezonas invitilon...
mi ne povas helpi, ĉar mi (Andi) estas germano kaj loĝas en Germanio, ne en Hungario. Turnu vin al la organizantoj de la IJS, kiu okazos tuj antaŭ la MELA. Se vi petas ilin, eblas inviti vin por la IJS kaj ankaŭ por pli longa tempo, inkluzive de la MELA. Por pli faciligi vian peton: Laŭ mia scio ili bezonas – por produkti validan invitilon – almenaŭ la jenajn informojn de vi:
- antaŭnomo
- familia nomo
- naskiĝnomo (se malsama)
- naskiĝdato kaj -loko
- loĝadreso
- lando
- pasportonumero
- ĝis kiam la pasporto validas
- adreso, kien sendi la invitilon, se ne al via loĝadreso
- retpoŝtadreso por konfirmi la eksendon
- eventuale ankoraŭ ion, kontaktu la organizantojn
Laŭ miaj informoj ili ne sendas ŝtate aprobitan invitilon (krom se vi transprenas la altajn kostojn por ĝi!) sed mem skribitan, sur oficiala leterpapero kaj kun oficiala stampo de la asocio. Tiu ĝis nun sufiĉis, sed tiaj reguloj povas ŝanĝiĝi. Cetere, ofte oni speciale malhelpas al vizpetantoj tiel, ke ili ne rajtas elekti iun ajn ambasadejon / konsulejon, sed nur tiun, kiu respondecas pri ilia loĝloko. Ekzemple mi rajtas mendi rusan vizon nur en Hamburgo, ne en Berlino. Por mendi plurajn vizojn ofte necesas rondvojaĝo en via lando. Nepre informiĝu antaŭe.
Informilo por elprinti (pdf, 860 kB)
pasinta aktualigo: 3-a de januaro 2010